Laŭ tradicia vidpunkto, plantoj estas pasivaj estaĵoj, male al animaloj, kiuj kapablas percepti stimulojn el sia ĉirkaŭaĵo kaj trafe reagi al ili. Tamen, nuntempaj esploradoj rivelas, ke plantoj disponas je propraj rimedoj por senti sian medion kaj adaptiĝi al ĝi.
Plantoj ja ne havas okulojn, sed ĉiuj el iliaj ĉeloj entenas lumkaptajn molekulojn. Dank'al ili, plantoj povas kreski en la direkto al lumo. Ili eĉ kapablas senti la ĉeeston de najbarojn, kaj reage plialtiĝi por atingi la sunlumon. Multaj aliaj stimuloj estas senteblaj de plantoj, kiel pikoj de insektoj aŭ ventopuŝoj.
Eĉ sen cerbo nek nervoj, ĉiu ero de planto arigas diversajn informojn el la medio kaj pritraktas ilin por kreski laŭ la plej taŭga maniero. Tiel estas, laŭ maniero, kiu plialtigas la rezistemon kaj adaptiĝon al la medio. Tiu precipe gravas por arboj, kiuj frontas tre diversajn defiojn dum ilia longa vivo, specife en nuna rapide ŝanĝanta klimato.
Komuniko inter plantoj estas aktuala temo de scienca esplorado. Pluraj ekzemploj de planta komuniko estas jam pruvitaj en laboratorio, sed la graveco de tiu komunikado en natura medio restas pridebatata.
Félix Hartmann naskiĝis en 1987 en Strasburgo (Francio) kaj esperantiĝis en 2016. Li unue studis fizikon kaj poste doktoriĝis pri planta kaj arbara sciencoj. Li laboras en franca instituto pri agrikulturo, nutrado kaj medio (INRAE). Tie li esploras la kapablon de arboj adaptiĝi al fluktua kaj stresiga medio. Li jam prelegis pri plantoj dum IJK 2019 en Slovakio kaj IJK 2022 en Nederlando.