Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Longdaŭrismo, ĉu amika, ĉu danĝera
Horst Gruner
Resumo

Longdaŭrismo (angle "longtermism") estas relative nove filozofio kiu emfazas moralan devon zorgi pri longdaŭra futuro de la homaro.

En 2003 aperis artikolo de Nick Bostrom titolita "Astronomia rubo." En ĝi, li argumentas ke Homo sapiens kaj ĝiaj posteuloj, povus pluvivi en la universo por ekstreme longa tempodaŭro. Ĉi tiu kosmoŝipo Tero ebligos vivon dum ĉirkaŭ plia miliardo da jaroj. Por komparo: Homo sapiens ekzistas de ĉirkaŭ 300 000 jaroj, eta frakcio de miliardo. Homa civilizacio eĉ ekzistas dum nur ĉ. 6.000 jaroj. Se la homaro koloniigos spacon, ĝi povas vivi multe pli longe ol miliardo da jaroj, eble 10 al la potenco de 40 da jaroj. Taksoj pri la ebla nombro de estontaj homoj vere gigantas, kiel la universo mem. Eblas antaŭvidi futuran homan vivon multnombran ankaŭ en komputilaj simuladoj.

Laŭ tiu filozofio ni devas antaŭ ĉio malpliigi neniigajn riskojn, tio estas riskoj kiuj minacas la longperspektivan potencialon de la homaro. Ekzemploj de tiaj riskoj inkludas nuklean militon, naturajn aŭ fabrikitajn pandemiojn, same kiel klimatan ŝanĝon, asteroidajn koliziojn, totalisman mondan registaron, kaj emerĝantajn teknologiojn kiel ekzemple superhoma AI kaj nanoteknologio. Redukti ĉiun el ĉi tiuj riskoj povas plibonigi la estontecon longtempe pliigante aŭ plibonigante estontajn vivojn.

Longdaŭrismo havas anojn en la "Silicia Valo", aŭ en la teknologia elito, kiel elstara Elon Musk. Kritikantoj vidas danĝerojn, ke longdaŭrismo povas ŝajnigi tre bagatelaj nunaj problemoj, kiuj ne influas la tuthomaran sorton. Ĝi povas neglekti batalon kontraŭ malsato, favore al spacesplorado, ekzemple. Esperanto, mi argumentos, profitas de longdaŭrismaj vidpunktoj, eĉ se la longdaŭrismaj gravuloj ne pensas pri ĝi.

Biografio

Horst Gruner (n. 1959) estas Germana ambasadoro en Libreville, Gabono. Sian antaŭan laborvivon en eksterlanda servo li pasigis en Bonn, Pnompeno, Daresalamo, Berlino, Alĝero, Jaundo, Malabo, Kinŝaso kaj Freetown. Li diplomiĝis pri Geografio en Frankfurto ĉe Majno.

Supren
UEA, 2026