Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Resonanco, kaj ĝiaj uzoj en la ĉiutaga vivo
Ĵoel Fontaine
Resumo

Resonanco estas vorto kiun ĉiuj homoj regule uzas en diversaj situacioj. Ĝi ja rilatas al multaj eventoj, kiam energio de iu sistemo transiras al alia sistemo kun granda efiko. Ĉiuj infanoj nekonscie uzas la leĝon de resonanco por funkciigi balancilon sen peno. Tiu fenomeno agas je ĉiuj niveloj de fizikaj sistemoj. Kiel bona ekzemplo, eblas mencii muzikajn instrumentojn kies bona funkciado postulas agordon laŭ specifaj frekvencoj. Mi mem spertas pri unu el la plej gravaj inventaĵoj de la 20a jc, nome la lasero kiu nuntempe utilas en ĉiuj kampoj de homa agado kaj baziĝas sur la bona uzo de la leĝo de resonanco. En tiu artikolo, mi prezentas la bazajn principojn de la resonanca fenomeno, pere de sistemoj sufiĉe konataj de la ĝenerala publiko. La homa korpo ne estas aparta sistemo kaj havas siajn specifajn naturajn frekvencojn. Nia bonfarto dependas de fluo de energio rilate al tiuj frekvencoj. Surbaze de fizikaj klarigoj, mi prezentas utilecon de la resonanca leĝo en la ĉiutaga vivo, kiel ekzemple piediri je granda distanco kun minimuma laceco.

Biografio

Ĵoel Fontaine naskiĝis en 1951 sur franca insulo Reunio. Magistriĝis de Universitato de Moskvo (1974). Doktoriĝis pri fiziko de la Strasburga Universitato en Francio (1981). Eksplorinteresoj rilatas al fiziko de lumo kaj ĝiaj uzoj. Instruisto ĉe INSA (Inĝeniera Instituto de Strasburgo) kaj ĉe Universitato de tiu sama urbo. Instruis kaj faris esploron pri fiziko de lumo, precipe de laseroj kaj rilataj aplikoj en diversaj universitatoj en Usono kaj Francio. Kontribuis al 50 artikoloj en fakaj ĵurnaloj. Esperantistiĝis en 2018. Emeritiĝis en 2019.

Supren
UEA, 2026