Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La Universala Deklaracio pri Arĥivoj: inter arĥivistiko por esperantistoj kaj esperantismo por arĥivistoj
Rubèn Fernández Asensio
Resumo

Esperantistoj kaj arĥivistoj havas unu similecon: gravan problemon pri publika bildo. Ĉi tiu prelego ilustras tiun bildon per personaj spertoj, vortaraj difinoj kaj vort-asociiĝoj, kaj kontrastas ĝin kun praktikaj ekzemploj de la agad-kampo kaj neceso de arĥivistoj en kaj ekster Esperantujo, por montri ke la kerna karakterizo de arĥivoj ne estas antikveco. Pli ol nuraj helpantoj de historiistoj, arĥivistoj rigardas sin gardantoj de rajtoj kaj devoj, kapablaj pensi pli longperspektive ol aliaj. Poste estas prezentata la Internacia Konsilio de Arĥivoj kaj unu el ĝiaj ĉefaj agadoj por disvastigi publikan konscion pri graveco de arĥivoj: la Universala Deklaracio pri Arĥivoj. Estas diskutata la origino de la Deklaracio en Kebekio, ĝiaj disvolviĝo kaj sukcesoj, ĝia esperanta versio estas prezentata, kaj fine estas analizata ĝia unua frazo, por pruvi kiel la internacia arĥivistika terminologio estas multe pli artefarita ol Esperanto mem, ĉar ne spegulas veran uzadon, kaj kiel malfacilas ne nur internacia sed ankaŭ interfaka komunikado.

Biografio

Rubèn Fernández Asensio ricevis diplomon pri kataluna filologio de la Universitato de Barcelono en 1998, jaro kiam esperantistiĝis, kaj loĝis en Koreio en 2000-2001 kiel studento de la korea lingvo kaj instruisto de Esperanto, kaj en 2002-2003 en Japanio kiel instruisto de la hispana. En 2004-2006 kaj 2007-2009 loĝis en Havajo, en kies universitato magistriĝis pri aplikita lingvistiko kaj hispana filologio, per referaĵoj publikigitaj en akademiaj ĵurnaloj. Poste instruis la katalunan en ŝtataj altlernejoj de sia lando; ankaŭ instruas Esperanton ekde la jaro 2018 en UNED (hispana distanca universitato). En 2024 fariĝis magistro pri arĥivistiko per referaĵo pri CDELI, farinte ankaŭ praktikon en la Eŭropa Centra Banko.

Supren
UEA, 2026