
Ekde sia naskiĝo en la jaro 1939 Dany Dattel estis persekutita: lia familio apartenis al la juda komunumo en Berlino. La eta Dany spertis la nazian teroron jam kiel bebo en Berlino, kaj, pli severe, post la deportado de la familio, kiel infaneto en la koncentrejo Auschwitz. Tie la nazioj mortigis lian patron. Lian patrinon la nazioj forportis al alia koncentrejo. Dany, 5-jara, restis sola. En januaro 1945, post la liberigo de la koncentrejo, kvin junaj ĉeĥinoj renkontis la etan knabon kaj decidis zorgi pri li. La kvin sinjorinoj estis fratinoj el juda familio en Burno, kiuj mem transvivis koncentrejon. Dum semajnoj ili marŝis hejmen al Burno - kun la eta Dany. La plej aĝa fratino kune kun sia edzo trovis loĝejon en Burno, Dany vivis kun ili – por li tio estis lia nova familio.
Dany sentis sin feliĉa en Burno. Antaŭ la nazia teroro la urbo Burno havis viglan judan komunumon – kun pli ol 10.000 membroj. La nazioj, post la invado en la tiaman Ĉeĥoslovakion en la jaro 1938, deportis kaj moritigis preskaŭ ĉiujn judojn. Nur kelkcent el ili transvivis, inter ili la junaj sinjorinoj el Burno kiuj krome savis la vivon de juda knabeto el Berlino. Dany post mallonga tempo bone parolis la ĉeĥan lingvon, sentis sin hejma en Burno. Sed jam en la jaro 1947 li devis forlasi sian novan familion kaj la urbon Burno: lia propra patrino ankaŭ transvivis la nazian teroron kaj post longa serĉado trovis sian filon Dany kun helpo de la Ruĝa Kruco. Dany devis reiri al Berlino kun sia patrino. Lia vivo restis maltrankvila: elmigro al Israelo, remigro al Germanio, eklaboro kiel bankisto kun sukcesa kariero kiel negocisto pri oro kaj devizoj – ĝis la katastrofo en la jaro 1974: la banko bankrotis pro tiuj negocoj kaj Dany denove estis persekutita: oni akuzis ke li kulpis pri la bankroto; li eĉ estis malliberigita por dek monatoj.
En la jaro 2022 Dany Dattel rakontis pri sia vivo en dokumentada filmo. La film-teamo akompanis lin kaj al Auschwitz kaj al Burno. Dany Dattel ne estis en Burno inter 1947 kaj 2022. En 2022, sur la juda tombejo de Burno, Dany Dattel vizitis la tombon de sia Burna familio. Kelkajn monatojn poste, en 2023, li morits en aĝo de 83 jaroj.
Thomas Bormann, nask. 1958, diplomita ekonomikisto kaj profesia ĵurnalisto. Li laboris ĉe radio-stacio SWR en la sudgermana urbo Stuttgart kiel redaktanto kaj aŭtoro de politikaj, aktualaj kaj historiaj elsendoj. Li verkis plurajn dokumentadajn elsendojn pri historiaj temoj kaj raportojn el diversaj landoj. De la jaro 2011 ĝis 2016 li laboris en Istanbulo, Turkio, kaj en la jaro 2020 en Ateno, Grekio, kiel korespondanto de la publika germana radio-reto "ARD". En la jaro 2024 li emeritiĝis.