Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Lumo kaj poluado de atmosfero
Ana Alebić-Juretić
Resumo

La fonto de tuta vivo sur la Tero estas <1% de lumo de la Suno, kiu atingas la Teron. Tiu lumo estas uzata por fotosintezo, la baza proceso de la vivo. Krom en kreado de vivo, la lumo de la Suno havas gravan rolon en kemio de atmosfero. Radi-induktitaj fotokemiaj reakcioj de elsenditaj malpurigaĵoj kondukas al la apero de kelkaj sekundaraj malpurigaĵoj en la atmosfero. La plej kona aspekto estas kreado de fotonebulo. La ĉefaj ingrediencojn de fotonebulo estas ozono (O3), peroksiacetilnitrato (PAN), hidroksiradikaloj (OH) kaj multaj nitrogenaj komponaĵoj (NO, NO2, HONO, HNO3, N2O5). Aliaj organikaj malpurigaĵoj, kiel policiklaj aromaj hidrokarbidoj, estas submetitaj al fotokemiaj reakcioj, kaj ĉi tio estas la maniero forigi ilin el la atmosfero.

Sekundareaj aerosoloj ankoraŭ formiĝas el tiaj gasaj reagoj en la atmosfero, kiuj kaŭzas malkreskon de videbleco, t.e. la apero de nebuleto de malsamaj koloroj depende de la grandeco de partikuloj. Pro siaj malgrandaj dimensioj, ili povas atingi la spiran sistemon de homo kaj prezenti danĝeron por homa sano. Fotokemiaj reakcioj de klorumintaj hidrokarbidoj en la stratosfero estas la kaŭzo de pliigita ozonputriĝo, ĉefe en la polusregionoj ĉe la transiro el vintro al printempo (la tielnomita “ozona truo”).

Biografio

Ana ALEBIĆ-JURETIĆ estas emerita profesorino de la Universitato de Rijeka- Medicina Fakultato. Ŝi naskiĝis en la 1952a jaron en Rijeko (Kroatio), kie ŝi frekventis elementan lernejon kaj gimnazion. Ŝi studigis kemian teknologion ĉe Universitato de Zagrebo, kie ŝi diplomiĝis en 1976 kaj doktoriĝis en 1988. Dum la studado ŝi faris tri studentajn staĝojn pere IAESTE en Pollando kaj Norvegujo. Kiel alvojaĝanta sciencisto aŭ universitata profesoro ŝi vizitis Germanujon (1989), Nederlandon (1999), Slovenion (2012) kaj Aŭstrion (2014). Ŝi laborigis preskaŭ tutan laborvivon ĉe la Instituto por la publika sano, kie ŝi okupiĝis sin pri aero-poluado kaj atmosfera kemio. Ŝia akademia kariero komenciĝis en 2006. Ŝi publikigis pli ol 100 sciencaj kaj profesiaj paperoj, 16 libroĉapitroj kaj tri libroj pri atmosfera kemio, media efiko de poluado, spektroskopio, kaj historio de naturscienco en Rijeko.

Ŝi esperantiĝis nur en 2014. Ŝi partoprenis en esperanto-konferencoj en Italio kaj en Universalaj Kongresoj de UEA kaj publikigis plurajn artikolojn en kroata esperanta revuo Tempo kaj bulteno Informilo. Ŝi ĵus finis Interlingvistikajn postdiplomajn studojn en Poznano (Pollando), kiel la lasta generacio de tiu bonaj studoj.

Supren
UEA, 2026