Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Stefan Zweig, eŭropa verkisto
Arno Lagrange
Resumo

La prelego «Stefan Zweig, eŭropa verkisto» pli estas populariga prelego ol scienca kontribuo por konigi la verkiston Stefan Zweig, lian vivon, lian verkaron kaj liajn ecojn homajn psikologiajn, filozofiajn, kun emfazo de lia humanisma sinteno, sin difinante ne kiel iu naciano, sed keil eŭropano, kaj eĉ mondcivitano. La prelegon ilustros aro da bildoj: personaj fotoj, portretoj, frontpaĝoj de libroj, mapoj, skemoj kiuj helpus konatiĝi kun la travivaĵoj de la aŭtoro, kaj komprenigi la apartajn ecojn de lia verkaro.

Biografio

Arno Lagrange, naskita en 1956, kreskis en Esperantista familio: la gepatroj (franca patro kaj germandevena patrino) kaj la fratoj estas esperantistoj. De 1975 Arno aktivis en esperantoteatraj trupoj: TESPA (Teatro Esperanto de Parizo) de 1975 ĝis 1979, Krizalido de 1980 ĝis 2000, Kallima en 1990, TTT (Teatro Trupo de Tuluzo) de 2000 ĝis 2005, kun dekoj da surscenigoj ĉu nur en Esperanto ĉu dulingve (en la franca kaj Esperanto) de originalaj tekstoj ĉu de tradukaĵoj el la franca aŭ el iu alia lingvo (detalojn vidu je http://arnolag.free.fr/eo/Teatro.php ). De 2002 Arno ankaŭ aktive partoprenas en Vikipedio (kun uzantonomoj: ArnoLagrange kaj Agloforto). Laste li redaktis la vikipediajn artikolojn pri Stefan Zweig kaj pri lia unua edzino Friderike Winternitz, kiuj estas la baza materialo por la proponata prelego. Li aktivas de 1999 kun EKC (Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo) kiu okazigis KAFE (la Kulturan Artan Festivalon de Esperanto en 2000 en Tuluzo) kaj partoprenas de pluraj jaroj en diversaj Erasmus+ projektoj. En 2011 li partoprenis la organizadon de IREM (Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo). En 2017 li diplomiĝis pri Lingvoscienco en la Universitato de Tuluzo.

Supren
UEA, 2026