Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Terapio pere de lumo
Joël Fontaine
Resumo

Estas bone konata ke lumo, kiel fundamenta formo de energio, ludas gravan rolon en ĉiuj vivprocezoj. Temas unue pri sunlumo, kiu disponeblas en specifa kvanto depende de la loko kaj de la momento dum la jaro. Pro tio homoj disvolvis strategiojn kaj metodojn por uzi kiel eble plej efike la ecojn de lumo, videbla kaj nevidebla, por resti sana aŭ resaniĝi. En la prelego ni prezentos kaj diskutos la efikojn de lumenergio sur la korpo. Multaj metodoj baziĝas sur veraj fizikaj ecoj kaj donas bonajn rezultojn; kelkaj estas dubindaj kaj funkcias esence dank'al la kredkapablo de la pacientoj.

Nova erao por lumterapio komenciĝis kiam lasero estis inventita en 1960. La lumo eligata de tiu artefarita fonto havas ecojn kiuj povas esti precize adaptitaj al la celata uzo. La kombino de artefarita inteligenteco kaj de precizeco de laserlumo ebligas krei novajn instrumentojn je la dispono de kuracistoj. En la prelego mi priskribas tiujn ecojn kaj prezentas kelkajn ekzemplojn de terapioj pere de lumo, kiuj ne estis imageblaj antaŭe.

Biografio

D-ro Ĵoel Fontaine naskiĝis en 1951 sur franca insulo Reunio. Majstriĝis de Universitato de Moskvo (1974). Doktoriĝis pri fiziko de la Strasburga Universitato en Francio (1981). Eksplorinteresoj rilatas al fiziko de lumo kaj ĝiaj uzoj. Instruisto en INSA (inĝeniera Instituto de Strasburgo) kaj ĉe Universitato de tiu sama urbo. Instruis kaj faris esploron pri fiziko de lumo kaj precipe de laseroj kaj rilataj aplikoj en diversaj universitatoj en Usono kaj Francio. Kontribuis al 50 artikoloj en fakaj ĵurnaloj. Esperantiĝis en 2018.

Supren
UEA, 2026