Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Ercoj en la regiono de Suda Afrika Disvolviĝanta Komunumo (SADC): Kiuj perspektivoj de kooperacio inter la nacioj
I.S. Elisée Byelongo
Resumo

Tiu ĉi prelego temas pri veraj enketoj pri ercaj aferoj kiuj bezonas lokan pritraktadon aŭ transformadon por helpi hejman merkaton. Mi parolos pri la ĝererala politiko de ercaj pritraktadoj en la landoj de SADC. Mi rakontos kiel, kial, kiam, kion kaj kiom necesas por efektiva komerco de ercoj kaj mineraloj en SADC-landoj. Kia estis la metodologio? Kiel okazis la enketo aŭ esploro? Kiuj estis la celoj, la renkontitaj problemoj aŭ defioj kaj la rezultoj de la esploro? Kial? Mi konklude resumos kion ni traktis dum la prelego kaj rekomendos solvojn por efika komerco de ercoj, transformitaj ercoj kaj mineraloj. Mi proponos aspektojn kiuj bezonas esti pristuditaj en estontaj enketoj pri la temo.

Biografio

Elisée BYELONGO estas komerc-ekonomiisto, esploras pri minad-ekonomio, minerala profitiga politiko kaj verda ekonomio. Li magistriĝis pri Komerc-administracio kaj doktoriĝis pri mineraloj. Li prelegis ĉe la Durban Universitato de Teknologio kaj nun estas Postdoktoriĝa Esplorkunlaboranto en la departmento de Mineraloj kaj Metaloj-Iniciatoj ĉe la Universitato de Kab-urbo. Ekde 2021 li estas la rektoro de la Universitato Espero de Kongo. Élisée BYELONGO estis la unua afrika esperantisto, kies doktoriĝa disertacio havas sekcion pri Esperanto; li iniciatis la E-klubojn en Nairobo, Zimbabvo kaj Tanzanio, inter ili la Klubo de Paco kaj Frateco, kadre de kiu li instruis la lingvon al centoj da rifuĝintoj inter 1996 kaj 1998. Pro ĉio ĉi li ricevis Diplomon pri Elstara Agado dum la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto de UEA en 2021. En 2024 li estas la rektoro de la Internacia Kongresa Universitato en Tanzanio.

Supren
UEA, 2026