
En 2022 UEA transdonis sian arkivon al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La UEA-arkivo enhavas arkivaĵojn same kiel ampleksajn kolektojn de afiŝoj, fotoj kaj aŭdvidaj dokumentoj. Krome estis transdonitaj elektitaj libroj kaj periodaĵoj el la Biblioteko Hector Hodler (BHH). Ĝis marto 2023 pli ol 3000 dokumentoj estis katalogitaj, el kiuj pli ol 300 afiŝoj kaj libroj jam estas ciferecigitaj kaj tute libere alireblaj per la interreto. La prelego donas ilustritan superrigardon pri la laboroj kaj transdonoj en Roterdamo, pri la akcepto kaj alirebligo en Vieno kaj pri la enhavo de la arkivo kaj la projektoj por la proksima estonto.
Bernhard Tuider studis historion kaj eŭropan etnologion en Vieno, kie li magistriĝis en 2007 (temo de la magistra laboraĵo: “Alfred Hermann Fried. Pazifist im Ersten Weltkrieg. Illusion und Vision, publ. 2010”). Ekde 2008 li deĵoras kiel bibliotekisto en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ekde la jaro 2013 kiel teamestro. De 2010 ĝis 2013 li estis prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF), de 2012 ĝis 2015 reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Vieno. Ekde 2013 li prelegas pri Esperanto kaj planlingvoj ĉe Leopold-Franzens-Universitato Innsbruck. Li estas membro de “Gesellschaft für Interlinguistik“ (GIL) kaj „Arbeitskreis Historische Friedens- und Konfliktforschung“ (AKHF).