
Gemoj uzitaj kiel ornamaj juvelŝtonoj estas absolute interkultura fenomeno en la absoluta plejmulto de homaj civilizoj, tra jarmiloj kaj sur la tuta terglobo. La fortega altiro de homoj al tiuj rokeroj rilatas al la maniero laŭ kiu ili interagas kun lumo: pluraj koloroj kaj neatenditaj rebriloj laŭ direkto de observado, diversaj nuancoj kiuj finfine dependas de la ĉeesto aŭ malĉeesto de ege malgrandaj kvantoj de diversaj kemiaj elementoj, kaj ankaŭ de la geologia historio kaj homa interago de la specimenoj. Tiu ĉi prelego enkondukas ĝeneralajn temojn de fizika kaj kemia karakterizoj de gemoj kaj je la fino mi uzas la ekzemplon de tanzanito por bildigi plej freŝajn sciencajn malkovrojn rilate al tiu belega kaj mistera ŝtono.
D-ro Orlando E. Raola naskiĝis en Havano (1955). Doktoro pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College. Esplorinteresoj rilataj al x-radia absorbada spektroskopio kaj al neŭtrona difraktado kaj ilia aplikado al studo de diversaj materialoj je la nanometra skalo kaj al mediprotektado. Esperantisto ekde 1984. Preleganto por la 75a UK, preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88a UK (Goteburgo), en Havano en la 95a UK kaj en Bonaero en la 99a. UK, 100ª Lillo kaj 101ª en Nitro, 102a UK en Seulo kaj 104a en Lahti kaj la 107a UK en Montralo. Ekloĝis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka (San Franciska golfo), Kaliforia kaj tutlanda movadoj. Prezidanto de la landa asocio Esperanto-USA (2010 ĝis nun) Instruis en Somera Kursaro ĉe Universitato de Kalifornio San Diego (2010). Elektita al la Akademio de Esperanto (2016). Organizanto de la Esperantologia Konferenco kadre de la UK-oj ekde 2015. Membro de la Estraro de UEA en la periodo 2019-22