Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
G. J. Ramstedt kaj liaj memoraĵoj el Azio
Jouko Lindstedt
Resumo

Gustaf John Ramstedt (1873–1950) estis unu el la plej fruaj finnaj esperantistoj. Li fariĝis monde konata lingvisto, pioniro de la scienca studado kaj de la mongola kaj de la korea lingvoj. Li estis ankaŭ la unua diplomato sendita de la nove sendependa Finnlando al Japanio (1919–1929), kaj dum sia tempo en la lando li multe kunlaboris kun japanaj esperantistoj.

Ramstedt verkis du librojn kun memoraĵoj el Azio: Seitsemän retkeä itään 1898–1912 (“Sep vojaĝoj orienten 1898–1912”), kiu aperis en 1944, kaj Lähettiläänä Nipponissa: muistelmia vuosilta 1919–1929 (“Diplomato en Nipono [Japanio]: memoraĵoj el la jaroj 1919–1929”), aperinta nur en lia mortojaro 1950. La unua el ili enhavas interesajn observojn el la Rusa Imperio, Mongolio kaj Ĉinio, kaj krome ofte legiĝas kiel aventura romano. En la dua troviĝas malpli da aventuroj, sed ĝi estas interesa raporto pri la tiutempa Japanio kaj la internacia politiko en Orienta Azio. Ĝi rakontas ankaŭ pri la esperantista vivo en Japanio. Mi tradukas ambaŭ librojn en Esperanton.

Biografio

Jouko Lindstedt (nask. 1955, esperantistiĝis 1969) estas emerita profesoro pri slava filologio en Universitato de Helsinko, membro de Akademio de Esperanto (1998–2025) kaj la prezidanto de la finna Fondumo Esperanto (ekde 2001). Esploris science ne nur slavajn lingvojn sed ankaŭ Esperanton kiel denaskan lingvon. Kunverkis la Manifeston de Raŭmo (1980), redaktis la unuajn du jarkolektojn de Planlingvistiko (1981–1983), redaktis Hejman Vortaron (1999), rektoris la IKU- sesiojn en Tampereo (1995) kaj Lahtio (2019). Ricevis la titolon La Esperantisto de la Jaro 2000 (kun Hans Bakker kaj Mauro La Torre).

Supren
UEA, 2026