Lumo ebligas nin interagi kun la ekstera mondo. Ĝi estas la formo de energio kiu alportas informojn pri la ĉirkaŭaĵo, kaj pri la kosmo. En la ĉiutaga vivo ni ofte plendas pri ĝia eksceso aŭ manko. En kelkaj kazoj ni devas esti atentema ĉar lumo povas esti danĝera. Por kompreni tiujn danĝerojn kaj protekti sin kontraŭ ili, oni devas koni la bazajn principojn de la interago inter lumenergio kaj materio ĝenerale.
Lumo estas elektromagneta radiado kiu havas diversajn ecojn : intenseco, spektro, kohereco, polarizo, diverĝenco. La malfacilaĵo por kompreni ĝian efikon venas de la fakto ke ni ne havas rektan atingon al tiuj ecoj. Ni konscias pri la intenseco kaj koloroj, sed la fakto ke ĝi estas ondo kun kvantumaj proprecoj ne estas evidenta. Fakte nur ekde la fino de la 19a jc oni disponas la unuan kompletan lumteorion pri la klasikaj fizikaj aspektoj de lumo, kompletigita de la kvantumaj ecoj en la komenco de la 20a jc.
Ektremaj danĝeraj situacioj aperis kun la realigo de koheraj lumfontoj, la laseroj. Tiu ĉi prelego prezentas la plej oftajn situaciojn en kiuj lumo estas danĝera por la homo kaj la rimedoj por protekti sin.
D-ro Ĵoel Fontaine naskiĝis en 1951 sur franca insulo Reunio. Majstriĝis de Universitato de Moskvo (1974). Doktoriĝis pri fiziko de la Strasburga Universitato en Francio (1981). Eksplorinteresoj rilatas al fiziko de lumo kaj ĝiaj uzoj. Instruisto en INSA (inĝeniera Instituto de Strasburgo) kaj ĉe Universitato de tiu sama urbo. Instruis kaj faris esploron pri fiziko de lumo kaj precipe de laseroj kaj rilataj aplikoj en diversaj universitatoj en Usono kaj Francio. Kontribuis al 50 artikoloj en fakaj ĵurnaloj. Esperantiĝis en 2018.