Ĉi tiu prelego ekzamenas tri tipojn de mondskala regado kaj povo. Unue ni vidos kiel funkcias nuntempe la internacia leĝo kaj la mondaj institucioj. Sekve ni malkovros variaj projektojn de mondregeco, kaj historiajn kaj aktualajn, por kompreni iliajn similecojn kaj kontrastojn, kaj por demandi se ili povas oferi al ni eblecojn por plibonigi kaj stabiligi la internacian politikon. Laste ni parolos pri la estonteco por klarigi la plej dezirindajn agojn kaj la rolon de la esperantistoj.
Mi argumentos ke ni estas alvenintaj al momento decida, kaj ke necesas urĝe kunlabori por fundamenti tutmondajn demokratiajn instituciojn, ĉar ĉiam pli evidentiĝas la minacoj de perforta kaj/aŭ financa domino de la tuta planedo se ni malsuksesos. Kvankam jam ekzistas multaj utilaj institucioj kaj organizaĵoj, tute mankas kundividita tutmonda vizio pri homaj valoroj. Ni bezonas planon ampleksantan ĉiujn, kaj tre gravas ke ni kunbindas ideojn devenintajn el malsamaj lokoj por kunskribi en neŭtrala lingvo konstitucion por gardi nian estontan liberecon. Nur la samideanoj povas savi nin nun!
Kris Dosn (Chris Dawson) naskiĝis kaj kreskis en Anglio. Li studis la filozofian hermeneŭtikon en Kembriĝo. Li loĝas nun kun sia familio en Italio, kaj laboras en Svislando en du universitatoj en Lugano, kie li instruas filozofion, anglan lingvon kaj beletron, kaj akademian verkadon. Esperantistiĝinta jam antaŭ dudek kvin jaroj, li komprenas ok lingvojn. Aplikante la principojn de la hermeneŭtiko kaj de progresema pedagogio, li ĉiam kunparolas atente kaj sisteme kun gestudantoj devenantaj el la tutmondo, komparante kaj kunfrontante iliajn vidpunktojn.