Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La Atendo – lernenda leciono
Maria Butan
Resumo

Kiam oni observas de ekstere la homojn, kiam oni donas al si mem la tempon kaj la paciencon tion fari, sub la lenso de imaga mikroskopo, la svarmantaro homa estas en pensiga movo, senkompare pli vigla ol tiu de la natura dinamiko. Ni alkutimiĝis konsideri la homon kiel centron de la aktivado, kiel nelacigeblan faranton. Sed kiam ni observas de pli proksime la homan naturon, kiam ni analizas niajn travivaĵojn aŭ la vivospertojn de aliuloj, ni konstatas ke inter la agoj, dum la agoj, surmetiĝante al la agoj, la atendoj konsistigas nekredeble grandan parton de nia ekzisto.

La atendo, kiel homa sinteno, havas du ĉefajn parametrojn: la afekciecan kaj la motivecan. Kaŭze de la unua aŭ de la dua, la fenomeno disvolviĝas je vasta skalo, diversege. Atendo saĝa aŭ atendo maltrankviliga, atendo esperplena aŭ atendo senesperiga, senĉagrena aŭ angora, la atendo ebligas la hodiaŭan, la morgaŭan ekziston, tago post tago, kiel formo de ripetitaj atendoj. Multnombraj ekzemploj, ĉu beletraj, ĉu vivtranĉaĵoj, faciligos al ni elnombradon de milfacetaj atendadoj.

Psika elprovo, la scio atendi, fortigas la individuon. La atendo estas sinteno rilate al la tempo kaj donas al ni la veran valoron de la travivata sekundo. Senpaciencaj, ni kreis ilojn por mezuri kaj mallongigi la atendon. De la sablohorloĝo al la komputilo, ili senkompate ritmigas nian vivon. Trudita aŭ propravola, individua aŭ kolektiva, atendo-prokrasto aŭ atendo riĉa je emocioj, ĝi forĝas la karakteron. Nia vojo estas surŝutita de atendoj. Ni vivas de unu ĝis la alia. Atendi iĝas instiga stato, lernenda leciono...

Biografio

Maria Butan diplomiĝis pri francaj lingvo kaj literaturo en la Universitato de Cluĵ (Rumanio) kaj doktoriĝis pri leksikologio en Akademio Internacia de la Sciencoj (1995). Instruis la francan kaj la italan en la Filologia fakultato de Timişoara (1972-78) kaj en la Universitato pri agrikulturaj sciencoj (1978-2003). Nun kunlaboras kun la Franca Instituto. Plenrajta docento de AIS, ŝi gvidis kursojn en ties sesioj. En 2006 ricevis en Quebec la arĝentan medalon “Dictée des Amériques”; en 2012 estis honorigita per la ordeno “Palmes Académiques”. Prelegis dum multnombraj internaciaj konferencoj, kongresoj, kunvenoj kaj UK. Verkis “Interférences lexicales” kaj “Le français de l’environnement” kaj organizis en 1997 kaj 2000 la Danuban Esperantlingvan Sciencan kaj Kulturan Forumon.

Supren
UEA, 2026