
Ĉu la robotoj baldaŭ kaŭzos sekvan turnopunkton en la homa evoluo? Ĉu nova industria revolucio havos bonajn, aŭ katastrofajn konsekvencojn je nia ĉiutaga vivo? Ĉu ni ĉiuj perdos dum sekvaj 10 jaroj niajn postenojn?
Kion jam nuntempe robotoj kapablas kaj kion ĉion ili faros en frua estonto?
Kian estonton havos inform-teknologioj? Kian transformigan potencialon ili enhavas? Kiel kaj kiom ŝanĝiĝos jam baldaŭ nia edukado, sanservoj, konsumado, ekonomio?
Kaj ĉu robotoj uzos fine Esperanton? Ĉu ili povos helpi ĝin eĉ disvastigi?
Danĝeroj, riskoj, minacoj - sed ankaŭ neimageblaj atingoj, helpo, savado, ŝparoj.
Kio fine "gajnos"? Kiudirekte la estonteco gvidos nin? Ĉu homaro entute postvivos la 21-an jarcenton? Pri ĉio tio (kaj io pli) ni diskutos dum ĉi-prelego.
Peter Baláž (Petro) estas slovaka esperantisto kaj eldonisto loĝanta en Nová Dubnica, Slovakio. Kunordiganto de la edukprojekta asocio E@I (ekde 2005), ankaŭ parto de la Kongresa Fako de UEA ekde 2022, strebanta organizi pli modernajn UK-jn.
Ankaŭ ĉeforganizanto de KAEST ekde la jaro 2010. Prezidanto de SKEF (de 2016). Li estis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005) kaj kunfondinto de Wikimedia Slovenská republika (2012) kaj diversforme aktivis en la estraroj de Slovakia Esperanta Junularo kaj Slovakia Esperanta Federacio. Pasia pri meditado, esploro de homa konscio, libroj, senvianda kuirado, metala muziko, scienc-fikciaj filmoj kaj libera edukado. Ĉiam scivolema pri modernaj teknologioj kaj ilia potencialo ŝanĝi kaj faciligi homan vivon.