
Dum kongreso en Kanado indas paroli pri dulingvaj urboj kiuj troviĝas en aliaj partoj de la mondo. La situacio en la Belgio, kaj pli specife en Bruselo, povas esti interesa kazo el lingva vidpunkto. Dum jaroj mi instruas en la ĉefurbo de Belgio kaj mi povas rakonti al vi kiel la lingvouzado en la urbo ŝanĝiĝas. Bruselo daŭre internaciiĝas. Ĉu tiam oni povas ankoraŭ paroli pri franclingva kaj nederlandlingva urbo? Kiel Toronto Bruselo estas unu el la plej internaciaj urboj en la mondo. Verŝajne estonte multlingveco pli gravos en Bruselo ol dulingveco. Ĉu en tiuj cirkonstancoj la angla fariĝos la plej uzata lingvo?
En la prelego mi intencas analizi la nunan situacion surbaze de sciencaj esploroj. Lingvaj eksperimentoj en la bruselaj lernejoj estas tre interesaj. Bruselo vere bezonas zorge elektitan lingvopolitikon.
Finfine mi ankaŭ povos regali vin per kelkaj tipaj praktikaj ekzemploj el la ĉiutaga vivo en tiu ĉi oficiale dulingva urbo.
Kristin TYTGAT (1955) studis filologion de ĝermanaj kaj slavaj lingvoj kun aldonaj studoj pri Orienteŭropo. Ŝi laboras en la sekcio de aplikata lingvistiko de la Libera Universitato de Bruselo.
Ekde 1980 ŝi esploras pri multlingveco en la Eŭropa Unio kaj en la mondo. En la projekto EUNoM (reto de eŭropaj universitatoj pri multlingveco) ŝi prelegis kaj publikigis pri multlingveco en EU (2008-2011).
Dum la UK en Rejkjaviko (2013) ŝi prelegis pri la “Lingva situacio en bruselaj lernejoj” okaze de la Tago de la Lernejo. Dum la Nitobe simpozio tie ŝi prelegis pri la specifa situacio de la angla lingvo en flandraj universitatoj.
Por GIL (Societo por Interlingvistiko) ŝi prelegis en 2014 en Berlino pri la dulingveco de Bruselo kaj pri la rolo de la angla lingvo en belgaj universitatoj.
En Esperantujo ŝi regule instruas Esperanton dum kongresoj kaj renkontiĝoj. Ŝi ankaŭ regule ekzamenas dum KER ekzamenoj. Ŝi esploras pri interkulturaj rilatoj en Esperanto-medio kaj prelegas pri tiu ĉi temo dum Esperanto-renkontiĝoj kaj klerigaj lundoj de Universalaj Kongresoj.