
Fikcia literaturo por plenkreskuloj jaron post jaro okupas vastan lokon inter la plej legindaj libroj. Filmoj kaj komputilaj ludoj kun fabelaj kaj fikciaj elementoj trovas komfortan kaj konstantan lokon en koroj kaj mensoj de homoj, kies infanaĝo jam dumlonge pasis. Kaj pli ofte temas eĉ ne pri tiel nomata scienca fikcio, kiu provas antaŭvidi erojn de estonta progreso kaj priskribi ilin, sed pri artaĵoj tute fabelecaj. Kaj kiam malproksimaj de literatura mondo homoj kulpigas ŝatantojn de fantazia literaturo pri eskapismo kaj deziro kaŝiĝi de veraj problemoj en dolĉaj elpensitaj mondoj, homoj pli literaturemaj opinias tute aliel. Ekzistas multaj profundaj kaj antikvaj kaŭzoj pro kiuj plenkreskaj homoj elektas fabelajn mondojn, kaj pri kelkaj el ili mi ŝatas rakonti.
Unue, pri tio, ke fabela mondo, libera de kutimaj sociaj, naciaj kaj politikaj antaŭjuĝoj permesas al aŭtoro montri tiun aŭ alian problemon nuda, permesante al leganto trakti ĝin sincere, seniĝi de kutimaj mensaj apogiloj.
Due, pri tio, ke uzataj en fantazia literaturo fabelaj elementoj, al kiuj siatempe la germana Sciencisto K.G. Jung donis nomon “arketipoj”, jarcenton post jarcento helpis al homo ne perdi mensan ekvilibron en ŝanĝiĝanta mondo. Senŝanĝaj kaj vivantaj egale en ĉiu el ni, ili plaĉas al ni, re- kaj refoje rakontataj en kutima fabela formo, ĉar ili subtenas en ni kredon, ke ankaŭ en moderna mondo, kie ni tiel ŝatas substreki nian unikecon, estas io komuna por ni ĉiuj, io per kio ni ĉiuj estas samaj.
Trie, pri tio, ke ne ekzistas homo, kiu sendepende de aĝo ne revas foje esti la plej granda heroo, kaj ĝuste fabelo permesas al li fari tion. Jam dumlonge pasis erao de romantika literaturo, kies centro estas vera heroo, venis epoko de literaturo pri neordinaraj “ordinaraj” homoj. Kaj kiamaniere fikcia literaturo faras leganton heroo? Do, pri tio mi ankaŭ rakontos dum mia prelego.
Anna naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantiĝis en 2008. Ŝi estas bakalaŭro pri ĵurnalismo, magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj kaj preparas por la defendo doktoran disertacion. Anna verkas ankaŭ beletron en la rusa kaj origine en Esperanto. Kelkaj ŝiaj libroj trafis furorlistojn de Libroservo de UEA. Ekde aprilo 2017 ŝi iĝis kunredaktoro de la revuo “Esperanto". Anna ofte prelegas en Esperanto kaj en la rusa dum sciencaj konferencoj, Esperanto-renkontiĝoj kaj Lingvaj Festivaloj. En la jaro 2019 kunredaktis IKU-Libron. Estas ofta preleganto de la Scienca Kafejo, en la jaro 2016 estis IKU- preleganto, en la jaro 2019 – SUS-preleganto. Kune kun Dmitrij Ŝevĉenko nuntempe ŝi gvidas universitatan kurson de Esperanto kaj aktive kunlaboras en Esperanto-eldonejo “Impeto”.