
Geologio estas la scienco, kiu studas la planedon Tero, precipe ĝian solidan parton, ĉefe la terkruston, la materion, kiu ĝin konsistigas, ĝiajn formadprocezojn kaj ĝian evoluon ekde ĝia origino ĝis la nuntempo. Pere de Geologio la socio havas aliron al diversaj energiaj kaj naturaj rimedoj, kiel nafto kaj metaloj, sed ankaŭ kalko, kvarco, fosforo, nitrogeno, sulfuro, kloro kaj aliaj. Ankaŭ de ekonomia intereso estas la studado de la subteraj akvaj sistemoj (hidrogeologio) kaj de la grundo (pedologio), ĉefe por agrikulturo. Aldone, Geologio helpas en la sekura konstruo de domoj kaj urboj (geotekniko), en la prevento de damaĝoj pro naturaj katastrofoj kaj en la konservado de naturmedioj. Per tiu prezento la publiko komprenos la aplikon de Geologio en diversaj kampoj de la socio kaj ankaŭ la strukturon de la planedo Tero, ĝian aĝon kaj ĝian historion tra la lenso de la teorio de platotektoniko, laŭ kiu la rigida litosfero, formita de la krusto kaj de la supra mantelo, estas fragmentigita en plurajn tektonajn platojn, kiuj moviĝas super la plasta astenosfero. Estos prezentitaj nocioj pri la tri tipoj de rokoj (magmaj, sendimentaj kaj metamorfaj) kaj la diversaj fakoj, kiuj konsistigas la geologian sciencon, kiel kristalografio, mineralogio, sedimentologio, magmaj kaj metamorfaj petrologioj, paleontologio, struktura geologio, tektoniko, geokemio, astrogeologio kaj aliaj. Fine la ĉeestantoj konatiĝos kun la publikigo de geologia literaturo en Esperanto. Estos prezentitaj ĉefe la pioniraj verkoj La bela subtera mondo: libro pri grotoj (Leander Tell, 1959) kaj El la polvo de la tero: enkonduko en la grundosciencon (William F. Rolt, 1967); la revuo Geologio Internacia (ISAE, unua volumo aperinta en 1968); kaj la referencaj verkoj Ĉu vi konas la teron? (Endre Dudich, 1983, publikigita de UEA) kaj Geologia vortaro (Red. de Tom Arbo Høeg, 1989, publikigita de la Universitato de Oslo).
Fernando MAIA Jr. estas brazila esperantisto kaj geologo. Li bakalaŭriĝis pri Geologio en la Universitato de Braziljo (2005) kaj specialistiĝis unue pri Analizo de Sedimentaj Basenoj en la Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro (2007) kaj poste pri Kompleksa Petrofiziko en la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino en Usono (2010). Li komencis labori kiel geologo kaj petrofizikisto en 2007 por la nafto-kompanio de Brazilo, Petrobras, en la nordorienta urbo Arakaĵuo. Ekde 2015 li estas kunordiganto en Petrobras, ĉe la sidejo de la kompanio en Rio-de-Ĵanejro. Post la reveno de Usono li estis invitita instrui petrofizikon en la Universitato Petrobras kaj en la Federacia Universitato de Serĝipo en Arakaĵuo kaj kunrespondecis pri la revizio kaj aktualigo de la kapabligaj programoj de Petrobras por geologoj kaj petrofizikistoj. Li estis elektita prezidanto (2016-2018) de la brazila ĉapitro de la Monda Societo de Petrofiziko (SPWLA), kiam tiam li inaŭguris la unuan studentan ĉapitron de SPWLA en Sud-Ameriko, ĉe la Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro. Li respondecis pri rilatoj kun universitatoj en Petrobras kaj SPWLA kaj en 2019 li estis elektita regiona direktoro de SPWLA por Latin-Ameriko, kun aparta kunagado ĉe la Industria Universitato de Santander en Kolombio. Tiun postenon tamen li poste abdikis por povi sin dediĉi al Universala Esperanto-Asocio (UEA) kiel Vicprezidanto. En 2020 li estis invitita krei tutnovan kapabligan programon por Petrobras pri geologia modelado por esploristaj geologoj kaj kunordigi novan funkcimodelon en la kompanio por la fakoj geologia modelado, geokemio kaj petrofiziko aplikitaj al esplorado, pro kio li nuntempe kunordigas teamojn al tiuj fakoj dediĉitajn.