Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Plurlingveco kaj multlingveco: du distingindaj konceptoj gravaj por lingva diverseco
Gabriel Labrie
Resumo

La vortoj “plurlingveco” kaj “multlingveco” estas normale uzataj kiel samsencaj konceptoj. Tamen, eblas ankaŭ distingi ilin, kaj tion faras inter alie la Konsilio de Eŭropo en la Komuna Eŭropa Referenckadro pri lingvoj, eĉ se ĝi ne tiom klare difinas la du konceptojn, kiom indus (KdE 2007 [2001]: 12). Kelkvorte, multlingveco celas grupojn, sociojn kaj organizaĵojn kaj kvalifikas ilian funkciadon kiel ne-unulingvan, dum plurlingveco priskribas econ de unuopa homo scipovanta pli ol unu lingvon kaj substrekas la interligitecon de pluraj lingvoj en onia lingva repertuaro (kp. Berthele 2010).

Per ĉi tiu resumo, mi proponas prelegon kadre de la Scienca Kafejo, en kiu mi baziĝos sur la ĉi-supraj difinoj, traktonte ilian terminan distingon plu detale sub la aspekto de lingva diverso. Per ekzemploj el landoj kiel Lu­ksemburgo, Kanado kaj Hispanio, mi volas klarigi la gravecon de edukadaj politikoj celantaj grandskalan plivastigon de individua repertuaro plurlingva por plifortigi lingvan diversecon. Tiucele gravas laŭ mi “plurlingvigi” sociajn strukturojn, kiuj estas “nur” multlingvaj, kaj tiusence valorigi plurlingvajn kompe­tentojn ene de malsamnivelaj institucioj kaj organizaĵoj. Mi esperas, ke la prelego konsciigos esperantistan spektontaron, kiu verŝajne plejparte jam interesiĝas pri lingvaj egaleco kaj politiko, pri la grava distingo inter plur- kaj multingveco kaj ĝia rolo en la plifortigo de lingva diverseco tutmondskale.

Biografio

Mi nomiĝas Gabriel Labrie kaj estas 25-jaraĝa membro de UEA kaj TEJO. Mi naskiĝis en Montrealo kaj, post iom da studtempo en Germanio, mi revenis al mia naskiĝurbo kaj doktoriĝis januare 2021 en la sekcio de ĝermanaj studoj de la Universitato de Montrealo. Mia esplorkampo pli specife estas la lingva situacio en Luksemburgo kaj ĝiaj efikoj sur la disvolviĝo de diversaj plurlingvaj repertuaroj ĉe junaj loĝantoj kaj iliaj lingvaj preferoj. Mi interesiĝas ankaŭ pri lingvoj pli ĝenerale kaj scipovas apud mia gepatra lingvo, kiu estas la franca, inter alie la germanan, la hispanan, la katalunan, la svedan, kaj logike ankaŭ Esperanton. La ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, en kies kadro la Scienca Kafejo okazos, estos mia unua ne-virtuala Esperanto-renkontiĝo kaj mi povos partopreni surloke.

Supren
UEA, 2026