
La teoremo de Pitagoro estas unu el la plej fundamentaj matematikaj teoremoj, uzata ne nur de matematikistoj mem sed por multaj profesioj en la ĉiutaga vivo: dum jarcentoj, arkitektoj uzis la 13-nodan ŝnuron por konstrui ortajn angulojn. En okcidenta kulturo, ĝin pruvis Eŭklido en la unua ĉapitro de siaj Elementoj, sed ekzistas pluraj aliaj pruvoj, el Ĉinio ekzemple (en La naŭ ĉapitroj pri matematika arto), kaj pli moderna pruvo pli facila por infanoj. Kelkajn el ili mi prezentos, atentigante pri la kulturdiferenco, kiujn ili spegulas. Kaj mi montros, kiel facilas per tiu teoremo konstrui ne-raciajn proporciojn, √5 aŭ √7 ekzemple. Mi konkludos per iom pli malfacila geometria ekzerco.
Nask. 1954, emerita instruisto pri matematiko, mi estis kunfondinto de IAdEM (Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj) en 1974 kaj en 1998 de Animath, franca asocio pri eksterlerneja matematiko, en kiu mi dum dudeko da jaroj organizis trejnadon al Internacia Olimpiko pri Matematiko. En la Esperanto-movado, mi estas sekretario de la Akademio de Esperanto, prezidanto de la Kulturdomo de Esperanto, kastelo Greziljono, komitatano C de UEA kaj reprezentanto de UEA ĉe Unesko, kasisto de Eŭropo Demokratio Esperanto Francio... Mi partoprenis pli ol 30 UK kaj jam prelegis pri matematiko, interalie en IKU 1981 (kvardimensia spaco) kaj IKU 2017 (primnombroj).