Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La Valoroj de Esperanto en Ŝanĝiĝanta Mondo
John Huang
Resumo

Kvankam makroskope esperanto havas relative malgrandan komunikan valoron kompare kun aliaj ĉefaj lingvoj, ĝi regajnas novan vivecon en rapide ŝanĝiĝanta mondo. Ĝia relative proksima distanco de la angla lingvo, facile lernebla trajto, rimarkinda pedagigia valoro kaj larĝa distribuo en la mondo igas ĝin kiel unu bona alternativo al la angla lingvo en internacia komuniko kaj komerco. La rapida disvastiĝo de interreto kaj la apero de blokĉena erao alportas novan lumon al la eston- teco de Esperanto.

Biografio

Naskita en 1964 en Ĉinio, John Huang studis nuklean fizikon ĉe la ĉina universitato NUDT kaj diplomiĝis en 1985. Poste li laboris kiel esploristo kaj publikigis kelkajn librojn pri scienca esploro kaj edukado. En 1984 li eklernis Esperanton. En 1993 li debutis en internacia komercado, poste li fondis la kompanion Bela Ajlo (Pretty Garlic) kaj akiris mondan reputacion en sia kampo. Liaj komercaj sukcesoj estis priskribitaj de Wall Street Journal, Fortune kaj adoptitaj kiel studa kazo en la lernolibro pri Internacia Komerco de usonaj universitatoj. En 2006 li kaj lia familio migris al Kanado. Li estas membro de UEA, KEA kaj prezidanto de IKEF Nord-Ameriko. Li estas la oficiala fotisto de UK 2022 en Montrealo.

Supren
UEA, 2026