En la ĉiutaga vivo lumo ne postulas klarigon, ĝi estas intuitiva kaj evidenta por ĉiuj homoj kiuj havas normalan uzon de la vido. Sed la afero komplikiĝas se oni provas kompreni kion ĝi estas el fizika vidpunkto. Lumo estas la plej fundamenta formo de energio kaj la plej grava por la vivo sur la tero. La ĉefa fonto de lumo estas la suno, multaj artefaritaj lumfontoj estis inventitaj de homoj por produkti lumon. La prelego prezentas la ĉefajn etapojn de la evoluo de tiu teknologio.
La lasta grava paŝo en la regado de lumgeneracio estas la inventado de lasero en la 20a jarcento. La lasero kaj la transistoro estas konsideritaj la du plej grandaj inventoj de la jarcento. La teoria ebleco de produkto de intensa kaj kohera lumo aperis kiam Albert Einstein diris en 1917 ke ekzistas fenomeno de stimulata eligo de lumo. Ĝi efektive veriĝis en 1950 kiam Theodore Maiman funkciigis la unuan laseron pere de rubena kristalo ekcitita de fulmlumilo. Unue tiu inventado ne estis tre utila kvankam ŝajnis promesa. Dum la sekvantaj jaroj, sciencistoj kaj inĝenieroj disvolvis teknikojn por uzi laseran lumon por preciza mezuro de multaj fizikaj grandoj kaj por esplorado de materioj. Nuntempe laseroj estas uzataj en ĉiuj kampoj: industrio, medicino, komunikado, ktp. La preleganto ilustras tiun vastan uzon de lasera lumo per kelkaj ekzemploj de apliko de unu tipo de lasero, kies disvolviĝon li partoprenis, la femtosekunda lasero.
Joël Fontaine naskiĝis en 1951 en franca insulo Reunio. Majstriĝis de Universitato de Moskvo (1974). Doktoriĝis pri fiziko de la Strasburga Universitato en Francio (1981). Eksplorinteresoj rilatas al fiziko de lumo kaj ĝia aplikado. Instruisto en inĝeniera Instituto de Strasburgo kaj ĉe Universitato de tiu sama urbo. Instruis kaj faris esploron pri fiziko de lasero kaj rilataj aplikoj en diversaj universitatoj en Usono (Kalifornio, Teksaso, Nov-Meksiko). Kontribuis al ĉirkaŭ 50 artikoloj en fakaj ĵurnaloj.
Esperantiĝis en 2018.