Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Birda migrado en la Amerikoj
Normand Fleury
Resumo

Birda migrado estis longtempe mistera. Kien ili iras kaj per kiu vojo? Sed kial la birdoj migras? Kial ne ĉiuj birdoj el la nordo migras suden? Kial birdoj ne simple restas sude, se la vetero ĉiam bonas tie? La prezento respondos al tiuj demandoj kaj malkovros ankaŭ al vi, birdojn kun rekordaj atingoj dum migrado.

Biografio

Normando estas fakulo en botaniko kaj ornitologio. Li laboris en la Montreala Botanika Ĝardeno kiel plant-kolekta mastrumanto en la esplora fako. Li ankaŭ okupiĝis pri internacia interŝanĝo de semoj inter la diversaj botanikejoj de la mondo. Li interesiĝas pri birdoj ekde junaĝo, kaj nuntempe, ĉefe aktivas en tiu fako, kiel prezidanto de ornitologia klubo, konsilanto pri birda protektado kaj kreado de ĝardenoj por sovaĝaj birdoj. Li inventarias indiĝenajn birdojn dum la tuta jaro kaj jam birdumis en pli ol 20 landoj.

Supren
UEA, 2026