
La plej antikvaj fabeloj de ĉiuj popoloj en nia mondo similas: preskaŭ samas temoj, herooj kaj iliaj agoj. Sed tia simileco tute ne estas iu antikva enigmo. Pro malfacileco de ĉiutaga vivo kaj senĉesa neceso batali pro sia vivo, antikvaj homoj havis tre facilan modelon de la mondo kaj tre pragmatikan rigardon al ĉio ĉirkaŭanta ilin. Fabelo, la unua literatura ĝenro de homa mondo, naskiĝis kiel provo priskribi la mondon per sola vere komprenebla imago, do per si mem: ĉion homiigi, aldoni homajn trajtojn kaj celojn al ĉio ne tiom bone komprenebla. Kaj jen samaj fabeloj aperis en la la mondo, ĉie sedepende de loko, klimato kaj vivkondiĉoj, homoj konis morton, saton kaj malsaton, varmon kaj malvarmon, tagon kaj nokton, sunon super iliaj kapoj. Kaj homiigante ilin por pli bone kompreni kreis fabelojn. Jen kial same agis la plej antikvaj herooj, Ĉar ĉie same agas malsato, morto, kaj ankaŭ viviga suno agas same.
Oni diras, ke en antikvaj tempoj ne ekzistis malbono. Kaj, kredu min, tio estas vero! Niaj filozofiaj kategorioj de bono kaj malbono ne estis konataj al antikva homo. Protagonisto de antikva fabelo povas agi malmorale kaj eĉ terurige. Tiel reĝo Artur ordonas kolekti bebojn, naskintajn dum unu tago, sur ŝipon kaj dronigi ĝin. Tiel grekaj dioj senkompate kaj maljuste mortigas ofte noblajn titanojn. Unu sama heroo depende de fabelo povas esti kaj protogonisto kaj antagonisto. Do ne ekzistas filozofiaj bono kaj malbono. Ekzistas utilo kaj malutilo de tiu, sur kies flanko estas rakontanto. Por longaj jarcentoj ĝuste utilo estos gvidanta stelo en ĉiu popola fabelo: utilo por homo, tribo, popolo.
Sed tamen, legante antikvajn fabelojn ni jen kaj jen renkontas en fabeloj drakojn el akva profundo, sorĉistinojn el lando de eterna vintro, timigajn fantomojn en nokta mallumo. Kaj ili timigas, eĉ ne farante malbonon. Moderna leganto povas vidi iomam maljustecon en tio: estaĵo faris nenion malbonan sed ĝi estas timiga, netolerinda, mortinda. Kaj ĉiam tiaj estaĵoj apatenas al akvo, vintro, nokto. Ĉu tio estas malbono de antikvaj fabeloj? Sed kial?
Krom antitezo “utilo/malutilo” ni eĉ pli klare vidas alian antitezon “konata/ ne konata”. Homaj senformaj timoj kaj danĝeroj, kies divenon homo ankoraŭ ne komprenis, estis metitaj de li en spacon la plej nekonatan. En malproksiman akvon, ĉar homo dume ne konstruis boatojn, en vintron ĉar pro manko de bonaj vestoj homoj ne vojaĝis malproksimen vintre, en nokton ĉar nokte pli danĝeras bestoj kaj mallumo helpas al ili. Do pri nekonata spaco, kiun ni nun erare komparas kun malbono, legante antikvajn fabelojn, mi ŝatus rakonti ĉi-prezente. Pri Nekonato kaj elirintajn el ĝi kaj jam tre bone konatajn al ni Neĝa Reĝino, drako, vampiroj, troloj kaj multaj aliaj estaĵoj.
Anna naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantiĝis en 2008. Ŝi estas bakalaŭro pri ĵurnalismo, magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj kaj preparas por la defendo doktoran disertacion. Anna verkas ankaŭ beletron en la rusa kaj origine en Esperanto. Kelkaj ŝiaj libroj trafis furorlistojn de Libroservo de UEA. Ekde aprilo 2017 ŝi iĝis kunredaktoro de la revuo “Esperanto". Anna ofte prelegas en Esperanto kaj en la rusa dum sciencaj konferencoj, Esperanto-renkontiĝoj kaj Lingvaj Festivaloj. En la jaro 2019 kunredaktis IKU-Libron. Estas ofta preleganto de la Scienca Kafejo, en la jaro 2016 estis IKU- preleganto, en la jaro 2019 – SUS-preleganto. Kune kun Dmitrij Ŝevĉenko nuntempe ŝi gvidas universitatan kurson de Esperanto kaj aktive kunlaboras en Esperanto-eldonejo “Impeto”.