Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Vivmalsano: plurfaceta manifestiĝo kun longa historio
Sara Spanò
Resumo

Plurfaceta kaj transformiĝanta ombro akompanas la historion de la okcidenta kulturo: vivmalsano.

Jam en la antikva epoko, kuracistoj priskribis pacientojn trafitajn de simptomoj similaj al tiuj kaŭzitaj de deprimiĝsindromoj, kaj proponis kuracilojn por reekvilibrigi la troan kvanton da nigra galo en ilia korpo, supozata kaŭzo de ilia malsano. Filozofoj pridemandis sin pri la duflankeco de tiu ĉi “animmalsano”, unuflanke karakterizita de melankolio, tedo, naŭzo, angoro, deprimiĝo, sed aliflanke identigebla en elstaraj pensuloj. La kristana pensinfluo, aparte en la monaĥa medio, demonigis ĝin, ligante ĝin kaj al la malnovtestamenta tradicio pri la “tagmeza demono” kaj al la klasika mitologia tradicio pri supernaturaj, halucinigaj kreitaĵoj (nimfoj, satirusoj) manifestiĝantaj ĉirkaŭ tagmezon. Tamen, tiu demonigo ne mildigos la esencan ambiguecon de tiu nocio.

Daŭra tensio inter korpa malsano, supernatura aperaĵo, kulpo, psika malsano, signo de supera kreiva kapablo, inspirfonto, nervuris la koncepton tra la jarcentoj. Ĉiuj formoj alprenitaj de tiu ĉi duvizaĝa stato estas intime interplektitaj kun la aparta statuso de la homa kondiĉo, unuflanke esence limigita kaj malfeliĉa, sed aliflanke enhavanta en si mem la potencialon preteriri siajn naturajn limojn, specife per memkonscio, pripenskapablo kaj kreemo. Pluraj kruciĝantaj influoj de filozofio, religio, medicino kaj diversformaj artoj kombiniĝas en tiu ĉi sfero, konstruante plurfacetan mozaikon.

La proponata analizo celas prezenti trarigardon pri la ĉefaj mejloŝtonoj de tiu ĉi plurjarcenta historio, kiu daŭre montras sian aktualecon.

Biografio

Sara Spanò estas doktoro pri Klasika Filologio kaj Literaturo, kun aparta specialiĝo pri Frumezepoka Latinlingva Literaturo kaj Psikologio Aplikita al Religio (Universitato de Torino, Italio). Post bakalaŭro pri Filozofio kaj profesia kvalifikiĝo pri Arkivaj Sciencoj, Paleografio kaj Diplomistiko ĉe la Ŝtataj Arkivoj de Torino, ŝi magistriĝis pri Komparaj Sciencaj Studoj pri Religioj. Dum siaj doktoriĝaj studoj, ŝi rekonstruis la historion kaj la evoluon, inter Oriento kaj Okcidento, de la koncepto de malviglemo (latinlingve: acedia) la plej danĝera peka kondiĉo en la verkoj de pluraj kristanaj aŭtoroj aktivaj inter la kvara kaj la sepa jarcento p.K (inter kiuj aparte elstarigindas Evagrio el Ponto, Johano Kasiano, Gregorio la Granda), periodo dum kiu, danke al la doktrinoj formulitaj ĉefe en la monaĥa medio, tiu nocio trairis signifan transformiĝon.

Supren
UEA, 2026