Esperanto havis sian “oran momenton” en kinarta teorio kiam Vachel Lindsay nomis “kinarta Esperanto” la intertekstajn rilatojn de silentaj filmoj en la unua usona libro pri filma teorio (1915). Tamen la rilatoj inter esperanto kaj filma teorio daŭris eĉ post la fino de silenta filmo, foje pli negative kaj foje pli pozitive, sed ĉiam nutrante debatojn, kiuj siavice trovis eĥojn en la produktado de filmoj. Mia prelego celas rekonstrui la retorikan situacion de tiuj debatoj kaj la rilatojn inter esperanto kaj la homoj, kiuj partoprenis en ili ekde la 50aj jaroj, tiel montrante al esperantistaj artistoj nekonatan engaĝeblan pasintecon.
Alessandra Madella, italino, studis japanan lingvon kaj literaturon ĉe la Universitato Ca’ Foscari de Venecio (Italio) kaj la Universitato de Tokio (Japanio). Ŝi doktoriĝis pri Komunikaj Studoj (Retoriko) ĉe la Universitato de Iowa (Usono), pere de la disertacio La ina kondiĉo: amo kaj teknologio en Hiroŝimo mia amo (The woman condition: love and technology in Hiroshima mon amour) pri la filmo de Alain Rensais kaj Marguerite Duras. Ŝi verkis pri la metaforo de “kinarta Esperanto” kaj ĝiaj evoluoj en kina teorio kaj filmoj, plej laste en la artikolo “Dorian Gray en la spegulo de skandala gazetaro (1984) de Ulrike Ottinger kiel pripensado pri kinarta Esperanto” (“Ulrike Ottinger's Dorian Gray in the Mirror of the Yellow Press (1984) as a Reflection on Cinematic Esperanto”).