Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Diplomatiaj mekanismoj por fortigi pacon kaj konfidon
Ulrich Brandenburg
Resumo

En sia verko „Pri Milito“ la prusa generalo Carl von Clausewitz (1780-1831) skribis ke „milito estas nur la daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj“. Ducent jarojn kaj kelkajn terurajn militojn pli poste oni hezitus tiel formuli la aferon. Post la mondmilitoj estiĝis tuta reto de internaciaj traktatoj, konvencioj kaj institucioj ne imageblaj en la tempo de Clausewitz. Ili regulu pacan kunvivadon kaj solvadon de konfliktoj. Sed daŭre homoj militas. Enŝtataj disputoj hodiaŭ estas la plej tipa formo, ofte tamen influataj de eksteraj agantoj. La realeco kontraŭdiras la postulon de paca kunvivado en la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj la klasikaj diplomatiaj rimedoj de akordigo kaj bonaj oficoj montriĝis ne sufiĉaj kaj ne ĉiam adekvataj.

Ju pli multfacetaj fariĝis internaciaj rilatoj post la dua mondmilito, des pli la komunumo de ŝtatoj klopodis krei novajn regulojn kaj adapti internacian juron. Tio validas ankaŭ por la fortigo de paco kaj konfido kaj por la evito de militoj. En la fina periodo de la malvarma milito la tiamaj politikaj agantoj sukcesis krei densan teksaĵon de traktatoj kaj interkonsentoj por redukti kaj limigi la nombron de armiloj, eviti surprizojn, faciligi la reciprokan kontroladon kaj tiamaniere fortigi konfidon. Kaj hodiaŭ? La ĵusa interkonsento inter Rusio kaj Usono pri plilongigo de la traktato limiganta strategiajn armilojn (“New START”) estas unu el malmultaj bonaj novaĵoj. Bedaŭrinde pli multaj el la menciindaj traktatoj kaj interkonsentoj intertempe ĉesis funkcii, kaj konfido inter la agantoj certe ne kreskis en la lastaj jaroj.

Por solvi enŝtatajn armitajn disputojn (tipaj estas konfliktoj pri separatismaj movadoj kaj disfalo de ŝtatoj) per interveno de ekstere krome necesas transiri la baron de ŝtata suvereneco. La UN-Ĉarto kiel bazo de internacia juro antaŭvidas eblecojn interveni kun (kaj tre llimigite sen) la konsento de la konfliktpartioj. Aliaj instrumentoj en la pasintaj jaroj kreiĝis je la regiona nivelo, ekzemple en la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) kaj en la Afrika Unio. En moderna lingvouzo oni emas nomi ilin “mekanismoj”: la termino sugestas aŭtomatismon kondukantan al solvo. La ekzemploj por sukcesaj solvoj tamen estas tre malmultaj. Pli ofte niaj mekanismoj sukcesas nur administri la konflikton kaj mildigi ĝiajn sekvojn - kaj jam tio estas pli ol nenio.

Ne mankas hodiaŭ instrumentoj por fortigi pacon kaj konfidon. Pri kelkaj el ili mi volas paroli en ĉi tiu prelego. Sed aliflanke ne malaperis kontraŭstaraj interesoj kaj la tento solvi ilin per armiloj - kiuj ankaŭ abundas. Bedaŭrinde do ĝis hodiaŭ validas alia citaĵo de Clausewitz: “Malofte estas paco ĉie en Eŭropo, kaj en aliaj mondopartoj milito neniam ĉesas”.

Biografio

Post 36-jara diplomata kariero Ulrich Brandenburg emeritiĝis kiel ambasadoro de Germanio en 2016. En la jaroj antaŭe li servis i.a. kiel direktoro pri sekureca politiko en la ministerio pri eksterlandaj afero kaj kiel ambasadoro de Germanio ĉe NATO, en Rusio kaj en Portugalio. En la jaroj 2019 kaj 2020 li kun mandato de OSKE gvidis la laborgrupon pri ekonomiaj aferoj kadre de la Triflanka Kontaktgrupo por reguli la konflikton en orienta Ukrainio. Ulrich Brandenburg estas denaska esperantisto.

Supren
UEA, 2026