Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La Kanada Odiseado, Lando Bazita sur Nekompletaj Konkeroj
Wallace George du Temple
Resumo

Temas pri analizo de historia verko de Peter H. Russell kies titolo estas: La Kanada Odiseado, Lando Bazita sur Nekompletaj Konkeroj. Mi analizos la verkon kaj prezentos kritikajn rimarkojn.

Peter Russell priskribas kanadan historion de antaŭ-konfederacio ĝis la nuntempo. Kion li malkovras estas, ke Kanado estas lando fondita kaj proklamita surbaze de "nekompletaj konkeroj." Li klarigas, ke "tri kolonoj" de Kanado, nome, Angla Kanado, Franca Kanado, kaj Indiĝena Kanado – post luktoj kaj foje per perfortaj akcidentoj, evoluis en la kadro de konstitucia demokratio kiel laboro en kontinua interpretado. Li klarigas ke Kanado ne estas unueca ŝtato bazita sur unu popolo sed prefere lando bazita sur nekompletaj konkeroj de tri popoloj, en kiuj organika konstituciismo – interpretita de la regulo ĝis leĝo, estas la vojo laŭ kiu kanadanoj povas plej bone ĝustigi siajn rilatojn unu kun la alia. La tri kolonoj de nekompletaj konkeroj estas markitaj de la antaŭ-konfederaciaj "Indiĝenaj Militoj" kiam la britoj faris aliancojn kun Indiĝenaj Nacioj kontraŭ la usonanoj kaj faris promesojn pri teritorioj kaj traktatoj ofte poste rompitaj; jen tiu historia heredaĵo, kiu ne havis venkon, estas la unua kolono; la dua kolono, La Kebekia Akto de 1774, okazis kiam Britio konsentis, permesante pluekziston de franclingva, romkatolika komunumo kun siaj propraj distingaj leĝoj ene de Kanado; kaj la tria kolono, kiun alportis la Britaj Lojalistoj, kiuj migris amase en Kanadon post la Usona Milito de Sendependeco. Ili alportis la koncepton de konstitucia registaro, kiu funkcias laŭ konstituciaj reguloj, skribitaj aŭ ne skribitaj, kiujn ili ne povas unuflanke ŝanĝi. Tamen li skribas, ke konstitucia registaro ne estis unike brita, ĉar Indiĝenoj havis konstituciajn sistemojn bone disvolvitajn multe antaŭ ol la eŭropanoj alvenis; ĉefa ekzemplo estas la Granda Leĝo de Paco de la Konfederacio de la Kvin Triboj de la Irokezoj.

Peter Russell argumentas, ke la evoluo de la Kanada Nacio dum la pasintaj du jarcentoj estas bazita sur tiuj kolonoj. Li skribas, "Jen la vojo, kiun ni kanadanoj sekvis dum la pasintaj du jarcentoj. Okazis malgrandaj konstituciaj alĝustigoj; la foja amendo de la formala Konstitucio; federaciaj kaj provincaj leĝoj kreantaj novajn instituciojn kaj modifante malnovajn; alĝustigojn al la funkciado de la federacia sistemo; klarigoj kaj reformoj de la praktikoj kaj konvencioj de parlamenta demokratio; multaj juĝaj decidoj de la plej alta kortumo kiuj tiel nomate metis karnon sur la nudajn ostojn de la Kanada Ĉarto de Rajtoj; novaj traktatoj kun Indiĝenaj popoloj pri landaj kaj memregadaj aferoj; kaj renovigo de historiaj traktatoj, kaj novaj internaciaj interkonsentoj administrantaj la rilatojn de Kanado kun dinamika tutmonda komunumo."

Skribita por helpi Kanadon festi 150 jarojn de Konfederacio en 2017 – ĉi tiu bona legado finiĝas kun debatebla optimismo.

"Kion ni, Kanadanoj, lernis pri kunvivado povus esti valora por ĉiuj homoj. Multnacia, multkultura Kanado povus oferti pli utilajn ideojn pri tio, kio servas por la popoloj de ĉi tiu planedo, ol la ordema modelo de la unu-nacia suverena ŝtato. Vere, Kanado eble pli similas al civilizacio ol al nacio-ŝtato.” Li skribas ke Kanado montras “kiel diversaj popoloj povas vivi kune en libereco kaj paco; ĉi tiu loza, neniam plenevoluinta alianco de popoloj, nomataj Kanado, povus anstataŭi imperion kaj naci-ŝtaton kiel la plej alloga modelo en la dudekunua jarcento ".

Biografio

Wallace George du Temple,
Historiisto kaj Edukisto,
Prezidanto de la LKK de la 69a UK,
Honora Prezidanto de la LKK de la 105a UK

Supren
UEA, 2026