
Dum jarcentoj de evoluado ĉe ĉiuj popoloj, fabelo, la plej antikva literatura ĝenro de homaro, restadis arto nur parola. Sed malgraŭ tio, kaj malgraŭ la ŝanĝoj sociaj kaj religiaj, la antikvaj fabeloj, iliaj herooj kaj temoj restis preskaŭ senŝanĝaj.
En la 19-a jarcento, en Eŭropon venis modo pri kolektado de popolaj fabeloj. Evidentiĝis tio, kio jam delonge estis supozebla: plejparto da fabelaj motivoj, temoj kaj herooj ripetiĝis en ĉiu lando. Malgraŭ etaj ŝanĝoj ligitaj kun la loka naturo (specoj da arboj kaj bestoj, detaloj de pejzaĝo) kaj kun loka kulturo (kutimoj, vestoj, manĝoj) – la ĉefaj kaj plej ŝatataj de popolo fabeloj ĉe ĉiuj popoloj estis la samaj.
Dum multaj jaroj sciencistoj okupiĝis pri komparado de fabeloj kun celo trovi por ĉiu fabelo devenlandon kaj vojon, per kiu ĝi atingis aliajn popolojn: ĉu pere de vagantaj bardoj, de maristoj, de komercistoj, de soldatoj ktp. Tiu laboro donis ioman, ne tre imponan rezulton, sed ĝi preskaŭ perdis sencon, kiam samaj motivoj, temoj kaj herooj estis trovitaj en fabeloj ne nur de Eŭropo, sed ankaŭ de Rusio, Ĉinio, de kelkaj nordaj popoloj – kaj finfine ĉe indianoj de Ameriko. En kadroj de ekzistanta scio pri komunikado inter popoloj, kultura interŝanĝo inter ĉiuj tiuj popoloj sufiĉa por ne nur reciproke prunti, sed ankaŭ enradikigi (tio postulas multajn jarojn) fabelojn – ne ekzistis. Dum kelkaj jaroj absolute samaj motivoj, mirakle ofte aperantaj en fabeloj de popoloj, kiuj neniam interkomunikiĝis, estis grandega sekreto por sciencistoj.
Sed baldaŭ trovita respondo evidentiĝis tute facila. Bazaj fabeloj estis kreitaj de homo, kiam li estis multe malpli komplika estaĵo ol estas nun. Tra la tuta Tero, sendepende de klimato, haŭtkoloro kaj kulturo, ĉiu ajn homo havas samajn zorgojn: li timis morton, li volis manĝi, li volis havi idaron kaj li vidis super sia kapo sunon, kiu donis al li varmon kaj lumon. Pri tio li rakontis. Same tute facile en ĉiuj landoj de la mondo. Per samaj primitivaj alegorioj. Krom tiaj bazaj fabeloj, ekzistas fabeloj pli komplikaj, fabeloj, kiuj naskiĝis dank'al sociaj ŝanĝoj. Ekzemple gravegaj sociaj ŝanĝoj, denove, tute samaj ĉe absolute ĉiuj popoloj de la tero, aperis pro tio, ke homo eklernis ĉasadi. Ĉasado postulis kolektivan laboron kaj aperis triboj kun la primitiva socia sistemo. Homo nur havis socian rolon kaj lige kun tia rolo aperis rito de iniciado, kies detala rerakonto estas fabelo pri knabo vojaĝanta en fabelan landon kaj venkanta la drakon. Ĉasado postulas armilon kaj armilo estas la propraĵo, la unua en la homa mondo. Apero de propraĵo ŝanĝas interseksajn rilatojn: se antaŭe ili ne estis vere limigitaj, nun viro volas transdoni sian armilon nur al sia propra filo, do virina virgeco iĝas grava kaj gardata. Tiel aperas en ĉiuj landoj la fabelo, pri junulino, kiu mallibera sidas en alta domo kaj nur unu viro povas savi kaj liberigi ŝin. Tiajn neprajn sociaj ŝanĝojn, kiujn travivis samforme ĉiu popolo senescepte, priskribis F. Engels en sia Deveno de familio, de privata propraĵo kaj de ŝtato (Der Ursprung der Familie, des Privateigenthums und des Staats). Samaj sociaj ŝanĝoj postulis saman edukadon, do samajn fabelojn, kiuj estis kreitaj. Sciencan laboron pri fabeloj, aperantaj sur diversaj ŝtupoj de socia evoluo, faciligis restintaj de romianoj kaj grekoj priskriboj de barbaraj fabeloj lige kun ilia evolunivelo. Eĉ pli helpas studado de la vivo de nunaj popoloj, kiuj troviĝas ĉe malpli altaj niveloj de evoluo lige kun evoluado de iliaj fabeloj.
Havante samajn fabelojn, kun kiuj ĉiu el ni sendepende de popolo kreskis kaj komencis pensi, ni jam havas perfektan bazon por dialogo. Komprenante, ke ni senescepte ĉiuj havas kernon, kiun ĉiu el ni kiel infano jam komprenadis el fabeloj, ni povas konstrui dialogon, uzante ankaŭ fabelan lingvon, serĉante ne nur samajn motivojn en fabeloj, sed ankaŭ momentojn kie kaj kiam tiuj motivoj en fabeloj komencis iĝi ĉe niaj popoloj malsamaj. Kaj ĉefe, kial tio okazis. Priskribi bazajn fabelojn kaj momenton de ilia apero kaj rakonti kiemaniere ni povas sekvi ŝanĝojn en fabeloj.
Anna naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantiĝis en 2008. Ŝi estas bakalaŭro pri ĵurnalismo, magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj kaj preparas por la defendo doktoran disertacion. Anna ofte prelegas en Esperanto kaj en la rusa dum sciencaj konferencoj, Esperanto-renkontiĝoj kaj Lingvaj Festivaloj. En la jaro 2019 ŝi kunredaktis IKU-Libron.