
Kvankam makroskope esperanto havas relative malgrandan komunikan valoron kompare kun aliaj ĉefaj lingvoj, ĝi regajnas novan vivecon en rapide ŝanĝiĝanta mondo. Ĝia relative proksima distanco de la angla lingvo, facile lernebla trajto, rimarkinda pedagigia valoro kaj larĝa distribuo en la mondo igas ĝin kiel unu bona alternativo al la angla lingvo en internacia komuniko kaj komerco. La rapida disvastiĝo de interreto kaj la apero de blokĉena erao alportas novan lumon al la estonteco de Esperanto.
Naskita en 1964 en Ĉinio, John Huang studis nuklean fizikon ĉe ĉina universitato NUDT kaj diplomiĝis en 1985. Poste li laboris kiel preleganto kaj esploristo en la sama universitato dum ok jaroj kaj publikigis kelkajn librojn pri scienca esplorado kaj edukado. En 1984 li eklernis Esperanton. En 1993 li debutis en internacia komercado, poste li fondis la kompanion Bela Ajlo (Pretty Garlic) kaj akiris mondan reputacion en sia kampo. Liaj komercaj sukcesoj estis priskribitaj de Wall Street Journal, Fortune kaj adoptitaj kiel studa kazo en la lernolibro pri Internacia Komerco de usonaj universitatoj. En 2006 li migris al Kanado kaj daŭre okupiĝis pri internacia komercado en sia firmao Sino-Atlantic. Li estas membro de KEA, UEA kaj prezidanto de IKEF Nordameriko. Li ankaŭ estas mondvojaĝanto kaj estis nomumita oficiala fotisto de UK 2020 en Montrealo. Li kaj lia familio loĝas en Halifakso, Kanado.