Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Komunikaj teknologioj en indiĝena aktivismo
Manuela Burghelea
Resumo

En la kunteksto de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj 2019, la reta gazeto Tutmondaj Voĉoj (Global Voices) iniciatis novan kampanjon en sociaj amaskomunikiloj por plilaŭtigi la voĉojn de ciferecaj lingvaj aktivuloj: instruistoj, tradukistoj, studentoj, vikipediistoj, esploristoj, kulturaj kaj sociaj gvidistoj de indiĝenaj komunumoj. La aktivuloj estis invititaj administri laŭvice la tviter-kontojn @ActLenguas, @DigiAfricanLang, @NativeLangsTech kaj @AsiaLangsOnline, enfokusiĝintajn respektive indiĝenajn lingvojn de Latinameriko, Afriko, Nordameriko kaj Azio. Ili disponis po unu semajno por kunhavigi konojn pri sia lingvo, historio, interreta kaj eksterreta uzado, defioj kaj strategioj por lingva revigligo. Tiu kampanjo estis inspirita de pli frua aŭstralia iniciato @IndigenousX. Intervjuoj kun la ciferecaj lingvaj aktivuloj estis realigitaj kadre de la kampanjo kaj tradukitaj interalie de la esperantlingva sekcio de Tutmondaj Voĉoj.

Sintezante perspektivojn de la intervjuitaj indiĝenaj aktivuloj, tiu ĉi prezento disponigos superrigardon pri la koncepto de reta aktivismo kaj pri la diversaj manieroj en kiuj komunumoj povas plene partopreni interreton. Surbaze de iliaj paroladoj, ĝi reliefigos la elekton de la alparolitaj temoj, la staton de la priskribitaj lingvoj interrete kaj eksterrete, la motiviĝojn de ilia cifereca aktivismo kaj iliajn revojn por sia lingvo. Kiu estas la rolo de la teknologio kaj interreto en la antaŭenigo kaj revigligo de indiĝenaj lingvoj? Kiamaniere okazas cifereca inkluzivigo por parolantoj de indiĝenaj lingvoj kaj kiagrade ĝi kontribuas al la enreta lingva diverseco? Kiajn ilojn, kaj kiajn lingvojn, la aktivuloj adoptas kaj adaptas por disvastigi sian indiĝenan lingvon?

Biografio

Manuela Burghelea magistriĝis pri interkultura mediacio en la universitato de Lillo, Francio, kun esploro pritemanta “Esperanto, inter universalaj idealoj kaj lokaj kulturaj praktikoj. La kazoj franca, belga kaj brazila” (2016). Ŝi nuntempe preparas interdisciplinan esploron historio-antropologian en la universitato de St Andrews, Skotlando, pri junaj esperantistoj (la jarmiluloj), kadre de pli granda formiĝanta esplorteamo pri Esperanto kaj internaciismo en la Instituto pri transnacia kaj spaca historio. Ŝi estis volontulino en TEJO, Nederlando, kaj en Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo, Francio. Ekde 2018 ŝi tradukas en Esperanton ĉe la civitana retejo Tutmondaj Voĉoj.

Supren
UEA, 2026