Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Signala transdonado
Eva-Parashkeva Boyadzhieva
Resumo

Granda atingo de la scienco estas la kreado de artefarita intelekto. Tamen evidente oni ne ĉion povas „kopii” de vera homa estaĵo, ekzistanta laŭ speciala kompleksa programo.

Post multaj esploroj oni sukcesis iom formeti la kurtenon kaj enpenetri la mirindan mondon de la molekuloj en la homa korpo – kompreni kien ili moviĝas, renkontiĝas, unuiĝas en pli grandajn novkvalitajn formaĵojn kun diversaj roloj. Ne ĉiu vojo estas permesata, ekzistas baroj por eviti kaoson. Sed la privilegiaj, ege necesaj molekuloj, havas proprajn partnerojn, kiuj ebligas la transirojn en la ĝusta momento.

Kiu kaj kiel tion regas? Kiuj estas la molekuloj, kiuj signalas al la centro, ke ekzistas risko? Tuj ĝi mobilizas kaj sendas rapidan „fajrobrigadon”. Depende de la risko estas sintezataj specialaj molekuloj. Ili agas laŭ diversaj mekanismoj por restarigi la ekvilibron – iuj transiras la ĉelmembranon, aliaj restas ĉe ĝi k.t.p. Nia organismo estas nefermita sistemo, pro tio gravas kia estas nia nutraĵo por certigi nian internan homeostazon.

Biografio

Instruas proksimume 40 jarojn: en la Plovdiva Universitato – ĝeneralan kaj ekologian biokemion; en la Franclingva Filio de la Universitato pri nutraĵteknologioj, Plovdiv – biokemion en franca lingvo; sed ĉefe en la Medicina Universitato, Plovdiv – biokemion en la bulgara kaj en la angla lingvoj por eksterlandaj studentoj, aŭtoro de Gvidlibroj por la celo. Kiel AIS-profesoro prelegis kaj gvidis kursojn pri biokemio en Esperanto dum SUS-oj en San Marino kaj aliaj AIS-Filioj, krome dum IKU/UK en diversaj landoj. Faris sciencajn esplorojn ĉefe pri enzimologio, hormona reguligo, diversaj hipoksiaj statoj.

Specialiĝis mallonge pri imunologio en Kopenhago. Prelegis en la angla por studentoj de la Florenca Universitato laŭ ERASMUS-programo. Daŭrigas instrui biokemion en la bulgara kaj la angla ĉe la Medicina Universitato en Plovdiv.

Instruis Esperanton enlande kaj eksterlande, lastatempe – al studentoj. Redaktis ĉeĥan kemian vortaron kaj Esperanto-lernolibron por bulgaroj.

Estas reprezentanto de Bulgario ĉe UMEA, TEC kaj ILEI/UEA. Internacie rajtigita ekzamenanto, ILEI/BG Sekciestro, Prezidanto de la urba E-Societo.

Supren
UEA, 2026