Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Biodiverseco
Tatjana Auderskaja
Resumo
  1. Kio estas biodiverseco. Kernaj nocioj.
  2. Niveloj de biodiverseco.
  3. Funkcioj de biodiverseco. Ekzemploj, ilustroj.
  4. Nunaj kialoj de malpliiĝo de biodiverseco. Ekzemploj, ilustroj.
  5. Metodoj de konservado de biodiverseco.
  6. Internaciaj konvencioj pri biodiverseco.
  7. Konkludoj.
Biografio

Naskiĝis kaj loĝas en Odessa. Studis biologion en Odesa Ŝtata Universitato. Nun laboras en Odesa Zoologia Ĝardeno. En 2003 ricevis diplomon de profesia E-instruisto (IEI). Ekde 1991 instruas Esperanton kaj gvidas odesan junularan Esperanto-klubon “Verdaĵo”, kiu havas tri agaddirektojn: Esperanto, naturekkono kaj Intelektaj Ludoj. De 1999 ĝis 2007 organizis ĉiujare 2 naturekkonajn okazaĵojn por esperantista junularo: Kristnaskan Birdokalkulon kaj ekspedicion “Dnestro”; kaj 2 pure esperantajn: “Aprilaj ridetoj” kaj “Zamenhofaj Tagoj apud Zamenhofa monumento”.

Partoprenis internaciajn esperantistajn ekspediciojn laŭ la rivero Dnestro ekde 1986; estis unu el fondintoj de la urba Ekologia klubo en Odessa en 1987. Ano de Odesa filio de Ekologia Centro de Ukrainio; volontulo de Tutmonda Fondaĵo de Sovaĝa Naturo (WWF), Ukrainia branĉo.

Ekde 1996 partoprenas movadon de Intelektaj Ludoj; organizis IL dum Junulara Programo de UK-86 en Zagreb kaj dum 78ª Itala Kongreso de Esperanto en Torino. Gvidis rubrikojn de IL en Rusia Esperanto-Gazeto kaj en "La Ondo de Esperanto". En 2005 okazigis internacian retan IL por esperantistaj teamoj kaj kreis ttt-ejon: http://www.ludoj.narod.ru

Havas publikaĵojn beletrajn (tradukoj el rusa poezio, originala fantasto, parodioj) kaj priesperantajn artikolojn en papera kaj reta formo, inkl. artikolojn en la rusa lingvo en la plej prestiĝa rusa revuo “Nauka i ĵizn” (Scienco kaj vivo). Estas aŭtoro de la tekstoj de du prinaturaj videofilmoj en Esperanto: “La sovaĝa vivo de sudaj kanejoj” kaj “La perloj de Ĉenigramarujo”, kaj ankaŭ de ruslingva filmo “Esperanto” signifas “Tiu, kiu esperas”, kreitaj de la klubo “Verdaĵo” kunlabore kun profesia filmisto.

Havas 2 eldonitajn librojn en Esperanto: “La mondo en guto da akvo”, Impeto, Moskvo, 2010 kaj “Intelektaj amuzoj. Lingvaj ludoj en Esperanto”, Mondial, Novjorko, 2016. La unua libro en 2016 ricevis la premion Pirlot por la plej bona scienca libro de 2010-2016 jj.

Ekde 2001 okazigas en Odessa Lingvajn Festivalojn (en 2001, 2003, 2005, 2008, 2010, 2012 kaj 2014 jj).

Supren
UEA, 2026