
La programo de la unua tago de UK-87 enhavis neniujn gravajn eventojn, ĉar tradicie dum la tuta tago okazas alvenado de la partoprenantoj kaj ilia registriĝo. Tamen jam okazis kelkaj preparkunvenoj - por artistoj, prezentontaj dum la kongreso, pri la Kongresa Temo kaj la unuan fojon kunsidis la Komitato de UEA. Vespere okazis la tradicia Interkona Vespero.
Surlokajn raportojn pri tio ni atendas de Fortaleza, kie James Resende Piton, la redaktoro de la Kongresa Kuriero devis jam finprepari la unuan, dimanĉan numeron.
La dua tago de UK estas la unua plene labora. Ĵus en Fortaleza finiĝis Solena Inaŭguro. La ceremonio estas polurita de jaroj kaj konsistas baze el salutoj kaj salutparoladoj. Ve, ni ne povas aŭdi ilin rekte - krom helpe de mallongaj raportoj de Radio Polonia, sed feliĉe ni disponas pri la malneto de la parolado, kiun intencis tralegi dum la malfermo la prezidanto de UEA prof. Renato Corsetti. Ni tre esperas, ke ĝi helpos al vi eksenti vin iomete pli proksime al niaj gesamideanoj, kunvenintaj nun en Fortaleza. Bonvolu legi atente, ĉar i. a. li malkaŝas kelkajn sensacietojn.
Estimataj oficialaj gastoj, gesinjoroj, karaj esperantistoj,
estas tre bele esti ĉi tie ĉi-matene kun vi. Vi nun atendas de mi la tiel nomatan fest-paroladon. Niaj fest-paroladoj ne evoluis forme tre multe de la unua kongreso en Bulonjo-sur-maro. Profitante la nunajn teĥnikajn rimedojn oni povus tre bele produkti ilin per komputilo. Sufiĉus doni al la komputilo kelkajn informojn: nomo de la urbo, nomo de la lando, numero de la Universala Kongreso, kaj diri al ĝi: "Komencu per la frazo "Ne estas sensignife, ke ni kunvenas hodiaŭ ĉi tie en "".
Sed, karaj geamikoj, tian paroladon mi ne povas doni al vi. Mi ne povas retorikumi iom ĝenerale pri la beleco de Fortalezo malgraŭ tio, ke ĝi estas urbo bela kaj vidinda. Mi ne povas nur aludi je la mirindaĵoj de Brazilo, kiu ja estas lando mirinda plur-rilate.
Mi sentas la devon kaj ankaŭ la volon paroli al vi pri la veraj problemoj, kiuj estas antaŭ ni, antaŭ la Esperanto-movado, en ĉi tiu momento.
Antaŭ ĉio ni diru kelkajn vortojn pri la monda situacio. La nuna mondo estas organizata surbaze de centroj kaj periferioj, kiel ĉiam estis organizata la mondo.
La apartaĵo estas, ke unu el tiuj centroj momente havas pli da potenco ol la aliaj centroj. Surbaze de tio pluraj realistoj konkurencas, por deklari, ke la historio de la homaro finiĝis, kaj ke prefere oni estu realisma kaj akceptu la realan situacion. La lingva flanko de tio estas en la admonoj, kiujn ni aŭdas ĉiutage: "Ho ĉesu! La angla jam venkis!". Tiaj admonoj ne estis neaŭdataj en la tempo de Zamenhof, kiel atestas unu el niaj konataj poemoj:
"Ho ĉesu" mokante la homoj admonas/ "ne ĉesu ne ĉesu en kor' al ni sonas".
Kaj tamen se la historio efektive estus finiĝinta, kial nun pli ol iam ajn en la pasinteco oni estas devigata provizi sin per armiloj kaj protektoj?
Mi kredas, ke la realistoj eraras, kiel ili ĉiam eraris. Ili asertis, ke estas ridinde pensi ke kristana religio konkeros la roman imperion, ke estas ridinde pensi, ke la grandaj potencaj landoj liberigos siajn koloniojn, ke estas ridinde pensi, ke lingvo inventita de knabo en nekonata urbeto en orienta Pollando disvastiĝos tra la tuta mondo.
Do, mi pensas, ke ankaŭ nun realistoj malpravas, kaj ke la nunaj potenco-rilatoj en la mondo ne estos eternaj. Ĉiukaze, kaj sendepende de la situacio nuna aŭ estonta en la mondo, ni nun kiel antaŭ unu jarcento rifuzas la logikon pro kiu, fortuloj rajtas altrudi al malfortulojn sian kulturon kaj sian lingvon. Ni estas movado por diverseco en la mondo.
Ne estas mi, kiu diras tion. Aŭskultu kiel bele Zamenhof mem en la dua kongreso en Ĝenevo en 1906-a esprimis tion:
" al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo vi ĉiuj sentas ĝin tre bone estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj".
"Justeco" diris Zamenhof, kaj ĝuste por paroli pri ĉi tiu justeco inter ĉiuj popoloj, grandaj kaj malgrandaj, ni venis al Fortalezo. La rajto resti malsama, la rajto je diverseco, kiel vi jam aŭdis, estas fakte la temo de nia kongreso.
Por esprimi la "sanktan, grandan kaj gravan" ideon, laŭ iom pli nuntempa maniero, ni povas diri, ke "ni laboras por la lingvaj homaj rajtoj de la homaro". Ĝuste tiu estas la nomo de la granda informkampanjo pri homaj lingvaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel garantianto de ili, kiun Universala Esperanto-Asocio nun lanĉas.
Ĝi volas esti ampleksa informkapanjo, kiu ree proponu la uzon de la internacia lingvo Esperanto kiel ilo de justeco, eventuale ankaŭ, sed ne nur, kiel ilo de efikeco.
Justeco en la rilatoj inter malsamlingvaj gentoj povas esti atingata, laŭ ni, nur per la uzo de neŭtrala lingvo kiel Esperanto. Mi ne donos kromajn detalojn pri tiu kampanjo, sed vi aŭdos pri ĝi abunde dum la semajno.
Cetere, ankaŭ pri homaj rajtoj ni esperantistoj devas reaserti nian tre fruan malkovron de ili, pli malpli duonan jarcenton antaŭ la subskribo de la konata Deklaracio pri Homaj Rajtoj. En tiu sama kongreso de la jaro 1906-a estas alia frazo de Zamenhof: "Mi venas al vi el lando, kie multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la rajtoj de homo."
Ĉi tiu Zamenhof malgraŭ siaj okulvitroj kaj barbo tipaj de la komenco de la pasinta jarcento estis vera post-modernulo.
Sed ni devas pruvi ke ni ne estas malpli postmodernaj ol li.
Se nun ni moviĝas de la grandaj temoj kaj de la grandaj kampanjoj al la ĉiutagaj, konkretaj problemoj, kiujn Universala Esperanto-Asocio, alivorte ni ĉiuj, devas fronti, mi povus fari al vi longan liston, sed prefere mi tuŝu nur la ĉefajn:
- la Esperanto-movado kreskas. Vi devas fidi min, ĝi kreskas. Se ne estus tiel mi ne ricevus peton pri inaŭgura artikolo de la mongolaj aŭ de la iranaj esperantistoj. Se ne estus tiel, mi ne estus petata daŭre vojaĝi tra Eŭropo jen por inaŭguri la novan sideojn de la Brita Esperanto-Asocio, jen por instrui en universitataj kursoj en Pollando, jen por paroli al hispanaj kongresanoj. Se ne estus tiel, mi ne devus okupiĝi pri la lernolibroj, kiujn oni devas uzi en Zambio aŭ ĉe la afganaj rifuĝintoj, kiuj lernas Esperanton.
Se ne estus tiel, verŝajne ni hodiaŭ ne estus ĉi tie en Fortalezo por omaĝi la forton de la Esperanto-movado en Brazilo kaj en la tuta amerika kontinento.
Tiu kresko, tamen, enhavas problemojn. Ni kutimis esti ĉefe eŭropa movado kun kelkaj tradicie fortaj landaj movadoj en orienta Azio kaj kun tradicie fortaj landaj movadoj en orienta Eŭropo. Nun ni transformiĝis pli kaj pli al vere tutmonda movado. Sed leviĝas inter ni en Eŭropo kaj en aliaj ekonomie evoluintaj landoj kaj niaj samideanoj tra la mondo kurteno fera, multe pli fera ol antaŭaj kurtenoj, temas pri ekonomia kurteno.
Ni ankoraŭ ne sukcesis trovi taŭgan manieron por enplekti en la Esperanto-komunumon, en UEA, la esperantistojn, kiuj loĝas en landoj kun malsamaj gradoj de ekonomia nivelo, por doni ekzemplon: de Bulgarujo ĝis Pakistano. Certe ni pagas la kotizojn por kelkaj el la donacoj de la riĉaj esperantistoj. Sed la grandaj amasoj de tiuj esperantistoj restas ankoraŭ neatingeblaj kaj neatingataj.
Mi petas vin iri nun kun via penso al tiuj multaj esperantistoj, kiuj volis esti ĉi tie kun ni hodiaŭ, sed ne povis. Tra la lastaj monatoj mi ricevis serion da kor-ŝiraj komunikoj de esperantistoj el Bulgarujo, el Pakistano, el Nepalo, el multaj afrikaj landoj, kiuj sendis al ni bondezirojn kaj informis pri sia granda revo esti ĉi tie. Ni povis helpi nur kelkajn kaj nur el amerikaj landoj.
Tio cetere ne estas io nova. Nia amiko Zamenhof en la jaro 1910-a, okaze de kongreso en Vaŝingtono, la unua en Ameriko, konstatis: "Nur tre malmultaj el ni povis veni en vian landon, ĉar ni, esperantistoj, ne estas homoj riĉaj".
- la Esperanto-movado kreskas ankaŭ alimaniere. Ekzistas amaso da homoj tra la mondo, kiuj renkontas Esperanton ne plu ĉe la tradicia kurso (ĉiun ĵaŭdon vespere je la 6-a en la sidejo de la loka klubo), sed en la mondo de la komputila reto.
Tiuj homoj havas aliajn lojalecojn kaj aliajn bezonojn. Ili apenaŭ komprenas, kial homoj volas renkontiĝi kun aliaj homoj en difinitaj ejoj, al kiuj oni devas vojaĝi en malrapidaj aŭtobusoj tra la urba trafiko. Ili apenaŭ komprenas, kial homoj volas partopreni universalajn kongresojn en foraj landoj kun tedaj festparoladoj, kiujn oni devas aŭskulti ĝis la fino sen eblo simple forviŝi ilin.
Ĉu oni ne povas fari ĉion-ĉi sidante antaŭ sia komputilo?
Ni verŝajne estas tro maljunaj por kompreni ilin, kaj do ni ĝojas ankoraŭ renkontiĝi fizike kaj babili en la haloj de la kongresejo. Tamen ni devas fari ion ankaŭ por ili, malgraŭ tio, ke konceptoj kiel "kotizo", "aliĝo", ktp. estas por ili same estingiĝintaj kiel la dinosaŭroj.
Ĉi-kampe, mi fieras raporti al vi, dum la lasta jaro UEA faris pli ol ĝi faris dum la antaŭaj kelkaj jaroj, kaj ni jam estas pretaj por lanĉi al la esperantista mondo niajn mirindaĵojn. Mi citu nur ekzemplojn: la reta membreco, la ricevado de la revuo tra la reto (transsaltante la presejon, la paperon kaj la poŝtiston), la ebleco ŝanĝi vian adreson en la inform-banko de UEA rekte el via hejmo, la ebleco, bonvolu aplaŭdi, konsulti rekte vian konton ĉe UEA de via hejmo kaj mem fari transpagojn.
Kelkaj el vi aŭdis miajn vortojn ĉe la fermo de la antaŭa Universala Kongreso en Zagrebo.
Tie mi diris esence:
- ke mi volas esti la prezidanto de ĉiuj esperantistoj;
- ke tio, kio gravas, en la vivo de Esperanto-organizaĵoj kaj esperantistoj estas la duopo: - produkti esperantistojn - produkti servojn por esperantistoj
Vi rajtas dermandi min, kio okazis intertempe.
Kiam temas pri prezidanteco de ĉiuj esperantistoj, kio, mi reklarigu, signifas, ke UEA efektive transprenu la gvidon de ĉiuj esperantistoj, mi ĝojas raporti, ke la afero ankoraŭ ne tute sukcesis, simple ĉar esperantistoj estas tro multaj. Ni sukcesis eĉ rekapti la gvidon de la eŭropaj esperantistoj, kiuj estas la plej individuismaj el ĉiuj. Por fari tion ni starigis la tiel nomatan Komunikad-Centron en Bruselo de Eŭropa Esperanto-Unio kaj Universala Esperanto-Asocio, kiu jam en kelkaj monatoj atingis konsiderindajn sukcesojn, revenigis la Eŭropan Komisionon al pli sobraj deklaroj koncerne la lingvajn homajn rajtojn de neanglalingvaj eŭropaj civitanoj, aperigis artikolojn en gazetoj, ktp.
Ni ankaŭ sum la pasinta jaro fortigis la tiel nomatajn regionajn komisionojn, kiuj nun gvidas la laboron en la unuopaj kontinentoj. Ĉi tie mi ne povas ne peti aplaŭdon por la Amerika Komisiono de UEA, kiu daŭrigis sian modelan laboron tra la kontinento, kaj eĉ sukcesis starigi oficejon en Braziljo. La oficejo, kies starigo estis ebla danke al la kunlaboro kaj subteno de Brazila Esperanto-Ligo, ankoraŭ pli intensigos sian laboron kaj ankaŭ helpos al UEA pri informado.
Kiam temas pri produktado de esperantistoj kaj produktado de servoj por esperantistoj, mi devas diri ke finfine UEA komencis decide interesiĝi pri informado (petu informilojn kaj vi ricevos. Mirinde, ĉu ne?) kaj pri instruado. La efikojn eble ni komencos vidi en la posta jaro. Sed mi insistos pri tio, kaj daŭre ĝenos ĉiun ajn, kiu hazardos antaŭ mi, ke se ni ne produktas esperantistojn, ĉio cetera estas vana.
Certe ni daŭrigis ankaŭ nian diplomatian laboron ĉe registaroj, ĉe Unesko (kies reprezentanton ni salutas hodiaŭ inter ni) kaj ĉe UN (kiun reprezentas ĉi tie Carlos Morales), sed se vi permesas al mi diri mian opinion, mi diros ĝin per la vortoj de Zamenhof, diritaj en la jam citita kongreso en Vaŝingtono. Bonvolu kompreni lin kaj pardoni lin. Li uzas iom tro maldekstran esprimon: "popolaj amasoj", sed li estis tia. Do, li diras: "La celo, por kiu ni laboras, povas, esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj priivataj, t.e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta."
Ĉiukaze, mi ne povas fermi mian paroladon sen du grandaj dankoj: - unu estas por la Ĝenerala Direktoro kaj por la oficistoj en Roterdamo, Bruselo, Lomeo, kiu kapablis ne nur elteni min, sed ankaŭ fari multan laboron en tre malfacila situacio; - la dua estas por mia kolegoj en la estraro kaj por la estraranoj de TEJO, nia junulara sekcio, kaj ILEI, niaj instruistoj, kies eltenkapablo kaj laborkapalo estis tia, ke mi ĝojas havi ilin kiel kolegojn.
Dankon pro via atento.
Renato Corsetti